Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Georg'o Dandin

Komedi'o en tri akt'o'j

La tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is kiel skan'it'a'j'n bild'o'j'n ĉe https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/ la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1908

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

La skan'it'a'j'n tekst'o'bild'o'j'n trans'form'is en tekst'o'n Bertilo Wennergren kun help'o de versi'o jam en'ret'ig'it'a ĉe https://github.com/LaPingvino/esperantolibroj/blob/master/Georgo%20Dandin%20-%20Moliere.md far'e de Joop Kiefte sur'baz'e de PDF-versi'o ĉe http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20moliere%20-%20georgo%20dandin.pdf, kiu'n kre'is Franko Luin.

Person'o'j

La lok'o de ag'ad'o est'as antaŭ la dom'o de Georgo Dandin en la kamp'ar'o.

GEORGO DANDIN

Akt'o Unu'a

Scen'o Unu'a

Georgo Dandin sol'a.

Ha, nobel'a edz'in'o est'as mal'bon'a afer'o! kaj mi'a edz'iĝ'o est'as instru'a lecion'o por ĉiu'j kamp'ul'o'j, kiu'j vol'as lev'iĝ'i super si'a'n stat'o'n kaj edz'o'lig'iĝ'i kun dom'o de nobel'o, kiel mi far'is! La nobel'ec'o per si mem est'as bon'a; ĝi est'as io valor'a, tut'e cert'e; sed ĝi est'as lig'it'a kun tiom da mal'bon'a'j cirkonstanc'o'j, ke est'as tre bon'e las'i ĝi'n flank'e. Pri tio mi far'iĝ'is saĝ'a per mi'a propr'a kost'o'pag'o, kaj mi sci'as, kiel ni'n trakt'as la nobel'o'j, kiam ili ni'n ne-nobel'o'j'n akcept'as en si'a'n famili'o'n. La lig'iĝ'o, kiu'n ili far'as, est'as tre mal'grand'a rilat'e ni'a'n person'o'n; sol'e kun ni'a hav'o ili edz'iĝ'as; kaj kiel ajn riĉ'a mi est'as, mi far'us pli bon'e, se mi edz'iĝ'us kun sen'artifik'a kaj bon'a kamp'ul'in'o, anstataŭ pren'i edz'in'o'n, kiu ten'as si'n pli alt'e ol mi, vid'as ofend'o'n por si en tio, ke ŝi port'as mi'a'n nom'o'n, kaj pens'as, ke per mi'a tut'a riĉ'ec'o mi ne sufiĉ'e pag'is por la honor'o est'i ŝi'a edz'o. Georgo Dandin, Georgo Dandin! vi far'is mal'saĝ'aĵ'o'n la plej grand'a'n en la mond'o. Mi'a dom'o est'as nun por mi io terur'a, kaj ĉiu'foj'e, kiam mi en'ir'as en ĝi'n, mi nepr'e trov'as tie i'a'n ĉagren'o'n.

Scen'o Du'a

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin

al si mem, vid'ant'e, ke Lubin el'ir'as el la dom'o — Kio'n, al la diabl'o, tiu sen'taŭg'ul'o far'is ĉe mi?

Lubin

al si mem, rimark'ant'e Georgon Dandin. — Jen ia hom'o mi'n observ'as!

Georgo Dandin

al si mem — Li mi'n ne kon'as.

Lubin

al si mem — Li i'o'n suspekt'as.

Georgo Dandin

al si memHa, li fort'e si'n ĝen'as salut'i.

Lubin

al si mem — Mi tim'as, ke li ne rakont'u al iu, ke li vid'is mi'n el'ir'ant'a'n el tie.

Georgo Dandin

Bon'a'n tag'o'n!

Lubin.

— Vi'a serv'ant'o!

Georgo Dandin.

— Vi ne est'as de ĉi tie, al mi ŝajn'as?

Lubin.

— Ne, mi ven'is ĉi tie'n nur por vid'i la morgaŭ'a'n fest'o'n.

Georgo Dandin.

— Efektiv'e? dir'u, mi pet'as, vi ven'as de tie el la dom'o?

Lubin.

Ts!

Georgo Dandin.

— Kio?

Lubin.

— Silent'u!

Georgo Dandin.

— Kio do est'as?

Lubin.

Ho, nu! Vi ne dev'as dir'i, ke vi vid'is mi'n el'ir'ant'a'n el tie.

Georgo Dandin.

— Kial?

Lubin.

— Mi'a Di'o! ĉar....

Georgo Dandin.

— Kial do?

Lubin.

— Mal'laŭt'e! mi tim'as, ke oni ni'n aŭskult'as.

Georgo Dandin.

— Tut'e ne, tut'e ne!

Lubin.

— Mi ĵus parol'is kun la mastr'in'o de la loĝ'ej'o, en komisi'o de unu sinjor'o, kiu far'as al ŝi am'a'j'n okul'et'o'j'n; kaj est'as neces'e, ke oni tio'n ne sci'u. Vi kompren'as?

Georgo Dandin.

— Jes.

Lubin.

— Tio est'as la kaŭz'o. Oni sever'e ordon'is al mi, ke mi mi'n gard'u, ke neni'u mi'n vid'u; tial mi pet'as vi'n, ne dir'u, ke vi mi'n vid'is.

Georgo Dandin.

— Mi mi'n gard'os.

Lubin.

— Mi tre vol'as far'i la afer'o'j'n sekret'e, kiel oni rekomend'is al mi.

Georgo Dandin.

— Tre prav'e.

Lubin.

— La edz'o, kiel oni dir'as, est'as ĵaluz'ul'o, kiu ne vol'as, ke oni lud'u am'o'n kun li'a edz'in'o, kaj li diabl'e furioz'us, se io simil'a ven'us al li'a'j orel'o'j. Vi kompren'as?

Georgo Dandin.

— Tre bon'e.

Lubin.

— Est'as neces'e, ke li neni'o'n sci'u pri tio.

Georgo Dandin.

— Sen'dub'e.

Lubin.

— Oni vol'as tromp'i li'n tut'e silent'e. Vi kompren'as?

Georgo Dandin.

— Plej perfekt'e.

Lubin.

— Se vi dir'us, ke vi vid'is mi'n el'ir'ant'a'n el li'a dom'o, vi mal'bon'ig'us la tut'a'n afer'o'n. Vi kompren'as?

Georgo Dandin.

— Cert'e! Kaj kia est'as la nom'o de tiu, kiu vi'n send'is tie'n?

Lubin.

— Ĝi est'as la sinjor'o de ni'a lok'o, sinjor'o vic'graf'o de.... Pest'o! mi neniam memor'as, kiel al la diabl'o, oni el'parol'aĉ'as tiu'n nom'o'n; sinjor'o Kli... Klitandro.

Georgo Dandin.

— Ĉu ĝi est'as tiu jun'a kort'eg'an'o, kiu loĝ'as....

Lubin.

— Jes, apud tiu'j arb'o'j.

Georgo Dandin

al si memHa, tio est'as la kaŭz'o, ke antaŭ ne'long'e tiu sinjor'et'o pren'is loĝ'ej'o'n kontraŭ'e de mi! Vid'ebl'e mi hav'is bon'a'n naz'o'n, kaj li'a najbar'ec'o tuj est'is por mi suspekt'a.

Lubin.

— Vort'o'n de honor'o! li est'as la plej honest'a hom'o, kiu'n oni iam vid'is. Li don'is al mi tri or'a'j'n mon'er'o'j'n, por ke mi nur ir'u dir'i al la vir'in'o, ke li ŝi'n am'as, kaj ke li tre dezir'us hav'i la honor'o'n parol'i kun ŝi. Nu, dir'u, ĉu ĝi est'as grand'a labor'o, por ke li dev'u pag'i al mi tiel bon'e? kaj kio est'as, en kompar'o kun tio, tut'a tag'o da labor'ad'o, kiu don'as al mi ne pli ol dek sold'o'j'n!

Georgo Dandin.

— Nu, ĉu vi plen'um'is vi'a'n komisi'o'n?

Lubin.

— Jes; mi trov'is tie iu'n Klaŭdinon, kiu tuj en la unu'a moment'o kompren'is, kio'n mi vol'as, kaj en'konduk'is mi'n al si'a mastr'in'o.

Georgo Dandin

al si memHa, fripon'a serv'ant'in'o!

Lubin.

— Al la diabl'o! Tiu Klaŭdino est'as tut'e bel'a; ŝi akir'is mi'a'n am'o'n, kaj ĝi nur de'pend'os de ŝi, ke ni far'iĝ'u ge'edz'o'j.

Georgo Dandin.

— Sed kia'n respond'o'n don'is la mastr'in'o al tiu sinjor'o kort'eg'ul'o?

Lubin.

— Ŝi ordon'is, ke mi dir'u al li.... Atend'u, mi ne sci'as, ĉu mi bon'e memor'as ĉio'n ĉi tio'n.... ŝi dir'is, ke ŝi est'as al li tre dank'a por la am'o, kiu'n li hav'as por ŝi; sed pro ŝi'a edz'o, kiu est'as strang'a hom'o, li si'n gard'u, ke oni tio'n ne rimark'u; kaj ke oni dev'os pen'i trov'i i'a'n rimed'o'n, ke ili pov'u ambaŭ parol'i inter si.

Georgo Dandin

al si memHa, pend'ig'ind'a vir'in'o!

Lubin.

— Al la diabl'o! Est'os tre amuz'e, ĉar la edz'o eĉ ne suspekt'os la sekret'aĵ'o'j'n; tio est'as la plej bon'a; kaj li hav'os long'a'n naz'o'n kun si'a ĵaluz'ec'o. Ne ver'e?

Georgo Dandin.

— Cert'e ver'e.

Lubin.

— Adiaŭ! Ten'u la buŝ'o'n ferm'it'a. Konserv'u bon'e la sekret'o'n, ke la edz'o neni'o'n sci'u!

Georgo Dandin.

— Jes, jes.

Lubin.

— Kio mi'n koncern'as, mi, ŝajn'ig'os, ke mi neni'o'n sci'as. Mi est'as grand'a ruz'ul'o, kaj neni'u pov'os dir'i, ke mi hav'as i'a'n rilat'o'n al la afer'o.

Scen'o Tri'a

Georgo Dandin sol'a

Nu, Georg'o, Dand'in, vi vid'as, en kia manier'o vi'a edz'in'o kun vi ag'as! Jen kio ven'as, se oni vol'is edz'iĝ'i kun fraŭl'in'o! Oni ĉirkaŭ'bat'as vi'n de ĉiu'j flank'o'j, kaj vi eĉ ne pov'as venĝ'i, kaj la nobel'ec'o lig'as al vi la man'o'j'n. Egal'ec'o de la stat'o'j las'as almenaŭ al la honor'o de edz'o la liber'ec'o'n montr'i si'a'j'n sent'o'j'n; kaj se ĝi est'us kamp'ul'in'o, vi est'us nun tut'e liber'a far'i al vi just'ec'o'n per bon'a porci'o da baston'bat'o'j. Sed vi vol'is gust'um'i nobel'ec'o'n, kaj ted'is vi'n est'i mastr'o en vi'a dom'o. Ha, mi furioz'as el mi'a tut'a kor'o, kaj mi volont'e don'us al mi vang'o'frap'o'j'n. Kiel sen'hont'e aŭskult'i la am'esprim'o'n de sinjor'et'o kaj al tio promes'i ankoraŭ inter'komunik'iĝ'o'n! La diabl'o ĝi'n pren'u! Tia'spec'a'n okaz'o'n mi ne vol'as preter'las'i. Kiel mi nun star'as, mi dev'as tuj ir'i plend'i al la patr'o kaj al la patr'in'o kaj far'i ili'n atest'ant'o'j de la ĉagren'o'j kaj mal'honor'o, kiu'n ili'a fil'in'o al mi kaŭz'as. Sed, jen, ili ambaŭ ven'as, tre ĝust'a'temp'e.

Scen'o Kvar'a

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Georgo Dandin.

Sro de Sotenville.

— Kio est'as, mi'a bo'fil'o? ŝajn'as al mi, ke vi est'as tre ekscit'it'a.

Georgo Dandin.

— Kaj mi hav'as kaŭz'o'n por tio, kaj....

Sino de Sotenville.

— Mi'a Di'o! Kiel mal'mult'e da ĝentil'ec'o vi hav'as, ke vi ne salut'as la hom'o'j'n, kiam vi al'ir'as al ili!

Georgo Dandin.

— Kred'u al mi, mi'a bo'patr'in'o, mi hav'as ali'a'j'n afer'o'j'n en la kap'o; kaj....

Sino de Sotenville.

— De'nov'e! ĉu est'as ebl'e, ni'a bo'fil'o, ke vi tiel mal'mult'e kon'as la mond'a'j'n postul'o'j'n, kaj oni ne pov'as lern'ig'i al vi la manier'o'n, en kiu oni dev'as viv'i inter person'o'j de bon'a de'ven'o?

Georgo Dandin.

— Kial?

Sino de Sotenville.

— Ĉu vi neniam en rilat'o al mi for'met'os la familiar'ec'o'n de tiu vort'o ”bo'patr'in'o”? kaj ĉu vi ne pov'us al'kutim'iĝ'i dir'i al mi ”sinjor'in'o”?

Georgo Dandin.

— Al ĉiu'j patron'o'j! Se vi mi'n nom'as vi'a bo'fil'o, ŝajn'as al mi, ke mi pov'as vi'n nom'i mi'a bo'patr'in'o!

Sino de Sotenville.

— Oni fort'e pov'us i'o'n dir'i kontraŭ tio, kaj la afer'o'j ne est'as egal'a'j. Sci'u do, mi pet'as, ke ne por vi ĝi est'as konven'a uz'i tiu'n vort'o'n kun person'o de mi'a situaci'o; ke, kvankam vi est'as ni'a bo'fil'o, est'as grand'a diferenc'o inter vi kaj ni, kaj vi dev'as kon'i vi'n mem.

Sro de Sotenville.

— Sufiĉ'e pri tio, mi'a am'at'a; ni las'u ĝi'n.

Sino de Sotenville.

— Mi'a Di'o! sinjor'o de Sotenville, vi hav'as i'a'n apart'a'n mal'sever'ec'o'n, kaj vi ne sci'as dev'ig'i la hom'o'j'n don'i al vi tio'n, kio al vi dec'as.

Sro de Sotenville.

— Al la diabl'o! Pardon'u, pri tio oni ne pov'as far'i al mi lecion'o'j'n, kaj en la daŭr'o de mi'a viv'o, mi per du'dek brav'a'j ag'o'j montr'is, ke mi ne est'as hom'o, kiu las'us de'fal'i eĉ unu col'o'n de mi'a'j pretend'o'j; sed nun sufiĉ'as, ke ni don'is al li ne'grand'a'n avert'o'n. Nun ni iom aŭd'u, mi'a bo'fil'o, kio'n vi hav'as en vi'a kap'o.

Georgo Dandin.

— Ĉar mi dev'as parol'i kategori'e, mi dir'os al vi, sinjor'o de Sotenville, ke mi hav'as kaŭz'o'n....

Sro de Sotenville.

— Kviet'e, mi'a bo'fil'o! Sci'u, ke ne est'as respekt'e, parol'i al hom'o'j per ili'a nom'o, kaj ke al tiu'j, kiu'j star'as pli alt'e ol ni, oni dev'as dir'i simpl'e ”sinjor'o”.

Georgo Dandin.

— Nu, bon'e, simpl'e sinjor'o, kaj ne plu sinjor'o de Sotenville, mi dev'as dir'i al vi, ke mi'a edz'in'o....

Sro de Sotenville.

— Halt'u; sci'u ankaŭ, ke vi ne dev'as dir'i ”mi'a edz'in'o”, kiam vi parol'as pri ni'a fil'in'o.

Georgo Dandin.

— Mi pov'as far'iĝ'i furioz'a! Kiel! Mi'a edz'in'o ne est'as mi'a edz'in'o?

Sro de Sotenville.

— Jes, ni'a bo'fil'o, ŝi est'as vi'a edz'in'o; sed vi ne dev'as permes'i al vi nom'i ŝi'n tiel; vi pov'us tio'n far'i, se vi est'us edz'ig'it'a kun person'o de vi'a klas'o.

Georgo Dandin

al si memHa, Georgo Dandin kie'n vi en'ŝov'iĝ'is! (Laŭt'e.) He, mi vi'n pet'as, las'u por moment'o flank'e vi'a'n nobel'ec'o'n kaj permes'u, ke mi parol'u al vi, kiel mi pov'as. (Al si mem.) La diabl'o pren'u ĉiu'j'n ĉi mal'ben'it'a'j'n ceremoni'o'j'n! (Al Sro de Sotenville.) Mi dir'as do al vi, ke mi est'as mal'kontent'a pri mi'a edz'iĝ'o.

Sro de Sotenville.

— Kaj la kaŭz'o, mi'a bo'fil'o?

Sino de Sotenville.

— Kio! Parol'i tia'manier'e pri afer'o, el kiu vi el'tir'is tia'j'n grand'a'j'n profit'o'j'n!

Georgo Dandin.

— Kaj kia'j'n profit'o'j'n, sinjor'in'o, se sinjor'in'o nepr'e vol'as si'n en'miks'i? La histori'o est'is ne mal'bon'a por vi, ĉar sen mi vi'a'j afer'o'j — vol'u mi'n pardon'i — est'is tre kaduk'a'j, kaj mi'a mon'o serv'is por ŝtop'i tre rimark'ebl'a'j'n tru'o'j'n; sed mi, kio'n mi profit'is, mi vi'n pet'as? nur pli'long'ig'o'n de mi'a nom'o, ĉar anstataŭ ”Georgo Dandin” mi ricev'is de vi la titol'o'n ”sinjor'o de la Dandinière”.

Sro de Sotenville.

— Ĉu vi kalkul'as kiel neni'o'n, mi'a bo'fil'o, la honor'o'n, ke vi parenc'iĝ'is kun la dom'o de Sotenville?

Sino de Sotenville.

— Kaj kun la dom'o de la Prudoterie, el kiu mi hav'as la honor'o'n de'ven'i; dom'o, en kiu ankaŭ la vir'in'a lini'o nobel'ig'as, kaj kiu, dank’al la bel'a privilegi'o, far'os vi'a'j'n infan'o'j'n nobel'o'j?

Georgo Dandin.

— Jes, tre bon'e, mi'a'j infan'o'j est'os nobel'o'j, sed mi est'os tromp'it'a kok'o, se oni ne far'os ord'o'n.

Sro de Sotenville.

— Kio'n vi vol'as dir'i, mi'a bo'fil'o?

Georgo Dandin.

— Mi vol'as dir'i, ke, vi'a fil'in'o ne kondut'as tiel, kiel edz'in'o dev'as kondut'i, kaj ke ŝi far'as afer'o'j'n, kiu'j est'as kontraŭ'a'j al la honor'o.

Sino de Sotenville.

— Halt'u; gard'u vi'n pri tio, kio'n vi parol'as. Mi'a fil'in'o de'ven'as de gent'o, kiu est'as tro plen'a de virt'o, por far'i iam i'a'n afer'o'n, de kiu la honest'ec'o pov'us est'i difekt'it'a; kaj, koncern'e la dom'o'n de la Prudoterie, oni dank’al Di'o de tri'cent jar'o'j tie ne vid'is vir'in'o'n, kiu don'us kaŭz'o'n, ke oni parol'u pri ŝi.

Sro de Sotenville.

— Al la diabl'o! En la dom'o de Sotenville oni neniam vid'is koket'ul'in'o'n; kaj la ĉast'ec'o de la vir'in'o'j tie est'as ne mal'pli hered'a, ol la kuraĝ'ec'o de la vir'o'j.

Sino de Sotenville.

— Ni hav'is iu'n Jakelinon de la Prudoterie, kiu ne vol'is est'i am'don'ant'in'o de duk'o kaj regn'a konsil'ist'o, reg'ant'o de ni'a provinc'o.

Sro de Sotenville.

— Ekzist'is iu Maturino de Sotenville, kiu rifuz'is akcept'i du'dek mil taler'o'j'n de reĝ'a favor'at'o, kiu vol'is nur hav'i la privilegi'o'n liber'e parol'i kun ŝi.

Georgo Dandin.

— Nu, vi'a fil'in'o ne est'as tiel obstin'a, kaj ŝi far'iĝ'is mal'pli sovaĝ'a de la temp'o, kiam ŝi est'as ĉe mi.

Sro de Sotenville.

— Parol'u pli klar'e, mi'a bo'fil'o. Ni ne est'as tia'j hom'o'j, kiu'j protekt'us ŝi'n en mal'bon'a'j far'o'j, kaj ni ja unu'a'j, ŝi'a patr'in'o kaj mi, est'as pret'a'j don'i al vi just'ec'o'n pri tio.

Sino de Sotenville.

— Ni kompren'as neni'a'j'n ŝerc'o'j'n en afer'o'j, kiu'j koncern'as honor'o'n, kaj ni eduk'is ŝi'n en la plej grand'a sever'ec'o.

Georgo Dandin.

— Ĉio, kio'n mi pov'as dir'i, est'as, ke trov'iĝ'as ĉi tie iu kort'eg'ul'o, kiu'n vi vid'is, kiu montr'as al ŝi am'o'n antaŭ mi'a naz'o, kaj kiu far'is al ŝi pri si'a am'o cert'ig'a'n klar'ig'o'n, kiu'n ŝi aŭskult'is tre hom'am'e.

Sino de Sotenville.

— Grand'a Di'o! Mi ŝi'n sufok'us per mi'a'j propr'a'j man'o'j, se montr'iĝ'us, ke ŝi de'klin'iĝ'is de la honest'ec'o de si'a patr'in'o.

Sro de Sotenville.

— Al la diabl'o! Mi tra'pik'us per mi'a spad'o ŝi'n kaj ŝi'a'n am'ant'o'n, se ŝi pek'us kontraŭ si'a honor'o.

Georgo Dandin.

— Mi rakont'is al vi la fakt'o'n, por prezent'i al vi mi'a'j'n plend'o'j'n; kaj mi postul'as de vi kontent'ig'o'n pri tiu afer'o.

Sro de Sotenville.

— Est'u tut'e trankvil'a, mi don'os al vi kontent'ig'o'n de la flank'o de ili ambaŭ; al kiu ajn oni dev'as met'i la pugn'o'n al la brust'o, mi taŭg'as por tio. Sed, ĉu vi est'as tut'e cert'a pri tio, kio'n vi dir'as al mi?

Georgo Dandin.

— Tut'e cert'a.

Sro de Sotenville.

— Gard'u vi'n bon'e; ĉar inter nobel'o'j tio ĉi est'as tikl'a'j afer'o'j, kaj est'as danĝer'e, se oni far'as en tio i'a'n mal'traf'o'n.

Georgo Dandin.

— Mi dir'is al vi neni'o'n, kio est'us mal'ver'a.

Sro de Sotenville.

— Mi'a kor'o, ir'u parol'i kun vi'a fil'in'o, dum mi kun mi'a bo'fil'o ir'os parol'i kun la vir'o.

Sino de Sotenville.

— Ĉu ĝi est'as ebl'a, mi'a fil'o, ke ŝi si'n tiom forges'us, post la virt'a ekzempl'o, kiu'n, kiel vi mem sci'as, mi don'is al ŝi!

Sro de Sotenville.

— Ni klar'ig'os la afer'o'n. Sekv'u mi'n, mi'a bo'fil'o, kaj zorg'u pri neni'o. Vi vid'os, per kia lign'o ni ni'n hejt'as, kiam oni far'as atenc'o'n pri tiu'j, kiu'j aparten'as al ni.

Georgo Dandin.

— Jen li mem ven'as al ni renkont'e.

Scen'o Kvin'a

Sro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin.

Sro de Sotenville.

— Sinjor'o, ĉu vi mi'n kon'as?

Klitandro.

— Kiom mi sci'as, .... ne.

Sro de Sotenville.

— Mi'a nom'o est'as baron'o de Sotenville.

Klitandro.

— Mi tre ĝoj'as.

Sro de Sotenville.

— Mi'a nom'o est'as kon'at'a de la kort'eg'o; kaj en mi'a jun'ec'o mi hav'is la honor'o'n est'i el la unu'a'j, kiu'j disting'iĝ'is ĉe la nobel'ar'a arm'iĝ'o en Nancy.

Klitandro.

— Mi gratul'as.

Sro de Sotenville.

— Sinjor'o mi'a patr'o, Je'a'n-Gilles de Sotenville, hav'is la glor'o'n part'o'pren'i person'e en la grand'a sieĝ'o de Montauban.

Klitandro.

— Mi est'as rav'it'a.

Sro de Sotenville.

— Mi hav'is pra'av'o'n, Bertrandon de Sotenville, kiu est'is tiel eminent'a en si'a temp'o, ke li ricev'is la permes'o'n vend'i si'a'n tut'a'n bien'o'n, por vetur'i trans la mar'o'n.

Klitandro.

— Mi volont'e kred'as.

Sro de Sotenville.

— Oni raport'is al mi, sinjor'o, ke vi am'as kaj persekut'as iu'n jun'a'n person'o'n, kiu est'as mi'a fil'in'o, kaj pri kiu mi interes'iĝ'as tiel sam'e, kiel pri la hom'o, kiu'n vi vid'as (montr'ant'e Georgon Dandin), kaj kiu hav'as la honor'o'n est'i mi'a bo'fil'o.

Klitandro.

— Kiu? mi?

Sro de Sotenville.

— Jes; kaj est'as al mi tre agrabl'e parol'i kun vi, por ricev'i de vi, mi pet'as, klar'ig'o'n pri tiu afer'o.

Klitandro.

— Ĝi est'as strang'a kalumni'o! Kiu tio'n dir'is al vi?

Sro de Sotenville.

— Iu, kiu pens'as, ke li bon'e tio'n sci'as.

Klitandro.

— Tiu iu mensog'is. Mi est'as honest'a hom'o. ĉu vi opini'as mi'n kapabl'a, sinjor'o, por tia mal'nobl'a ag'ad'o? Mi am'ind'um'us jun'a'n kaj bel'a'n person'o'n, kiu hav'as la honor'o'n est'i la fil'in'o de sinjor'o baron'o de Sotenville! Mi tro mult'e vi'n respekt'as kaj tro mult'e est'as pret'a vi'n serv'i, por ke mi far'u i'o'n simil'a'n. Kiu ajn tio'n dir'is al vi, est'as mal'saĝ'ul'o.

Sro de Sotenville.

— Nu, mi'a bo'fil'o?

Georgo Dandin.

— Kio?

Klitandro.

— Est'as fripon'o kaj sen'taŭg'ul'o.

Sro de Sotenville

al Georgo Dandin — Respond'u!

Georgo Dandin.

— Respond'u vi mem!

Klitandro.

— Se mi sci'us, kiu li pov'as est'i, mi en'puŝ'us al li, en vi'a al'est'o, la spad'o'n en la ventr'o'n.

Sro de Sotenville

al Georgo Dandin — Pruv'u do la afer'o'n.

Georgo Dandin.

— Ĝi est'as tut'e pruv'it'a. Ĝi est'as ver'o.

Klitandro.

— Ĉu ĝi est'as vi'a bo'fil'o, sinjor'o, kiu....?

Sro de Sotenville.

— Jes, li est'as ĝust'e tiu, kiu plend'is al mi pri tio.

Klitandro.

— Cert'e, ĝi est'as li'a feliĉ'o, ke li hav'as la honor'o'n aparten'i al vi; ali'e mi bon'e instru'us li'n far'i tia'j'n parol'o'j'n pri person'o kiel mi.

Scen'o Ses'a

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Angeliko, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino.

Sino de Sotenville.

— Koncern'e tio'n mi dev'as dir'i, ke la ĵaluz'o est'as efektiv'e strang'a afer'o. Mi al'konduk'as ĉi tie'n mi'a'n fil'in'o'n, por klar'ig'i la afer'o'n en ĉies al'est'o.

Klitandro

al Angeliko — ĉu ĝi est'as vi, sinjor'in'o, kiu dir'is al vi'a edz'o, ke mi vi'n am'as?

Angeliko.

— Mi? Kiel mi pov'us tio'n dir'i al li? ĉu ĝi est'as ver'o? Mi vol'us efektiv'e vid'i, ke vi prov'us mi'n am'i! Prov'u ĝi'n, mi vi'n pet'as; vi vid'us, kun kiu vi parol'as! Mi konsil'as al vi tio'n far'i. Uz'u ĉiu'j'n artifik'o'j'n de am'ant'o'j; prov'u iom, por plezur'o, send'i al mi send'at'o'j'n, skrib'i al mi sekret'e am'a'j'n leter'et'o'j'n, serĉ'i la moment'o'n, kiam mi'a edz'o ne est'as hejm'e, aŭ kiam mi el'ir'as, kaj parol'u al mi pri vi'a am'o: vi bezon'as nur ven'i, mi promes'as al vi, ke vi est'os dec'e akcept'it'a.

Klitandro.

— Nu, nu, sinjor'in'o, kviet'e! Ne est'as neces'e far'i al mi tiom da lecion'o'j kaj tiom skandal'iĝ'i. Kiu dir'is al vi, ke mi hav'as la ide'o'n vi'n am'i?

Angeliko.

— Kiel mi pov'as sci'i, kio'n oni ĉi tie rakont'is?

Klitandro.

— Oni rakont'u, kio'n oni vol'as; sed vi ja sci'as, ĉu mi parol'is kun vi pri am'o, kiam mi vi'n renkont'is.

Angeliko.

— Vi dev'us nur tio'n far'i, vi hav'us bon'a'n akcept'o'n!

Klitandro.

— Mi cert'ig'as vi'n, ke kun mi vi dev'as neni'o'n tim'i: mi ne est'as tia hom'o, kiu far'as ĉagren'o'n al bel'ul'in'o'j; kaj mi vi'n tro respekt'as, vi'n kaj vi'a'j'n estim'at'a'j'n ge'patr'o'j'n, por ke mi hav'u la pens'o'n en'am'iĝ'i en vi'n.

Sino de Sotenville

al Georgo Dandin — Nu, vi vid'as?

Sro de Sotenville.

— Jen vi est'as kontent'ig'it'a, mi'a bo'fil'o. Kio'n vi dir'os al tio?

Georgo Dandin.

— Mi dir'os, ke tio est'as fabel'o'j por en'lul'iĝ'i; ke mi bon'e sci'as, kio'n mi sci'as, kaj ke, ĉar mi jam dev'as parol'i klar'e, ŝi ĵus akcept'is komisi'ul'o'n de li.

Angeliko.

— Mi? mi akcept'is komisi'ul'o'n?

Klitandro.

— Mi send'is komisi'ul'o'n?

Angeliko.

Klaŭdino!

Klitandro

al Klaŭdino — ĉu est'as ver'e?

Klaŭdino.

— Mi'a'n vort'o'n de honor'o, ĝi est'as strang'a mal'ver'aĵ'o!

Georgo Dandin.

— Silent'u, vi mal'ĉast'ul'in'o. Mi bon'e vi'n kon'as. Ĝi est'as vi, kiu ĵus en'konduk'is la komisi'ul'o'n.

Klaŭdino.

— Kiu? mi?

Georgo Dandin.

— Jes, vi. Ne lud'u rol'o'n de pur'ul'in'o.

Klaŭdino.

Ho ve, kiel la mond'o nun est'as plen'a de mal'bon'ec'o! tiel'e mi'n suspekt'i, mi'n, kiu est'as la sen'kulp'ec'o mem!

Georgo Dandin.

— Silent'u, vir'in'aĉ'o! vi lud'as la rol'o'n de modest'ul'in'o, sed mi kon'as vi'n jam de long'e, vi est'as ruz'a kanajl'o.

Klaŭdino

al Angeliko — Sinjor'in'o, ĉu....

Georgo Dandin.

— Silent'u, mi dir'as al vi! ali'e vi pov'us tre kar'e pag'i por ĉiu'j, ĉar vi ja ne hav'as patr'o'n nobel'o'n.

Angeliko.

— Ĝi est'as kalumni'o tiel grand'a, kaj kiu tiel fort'e vund'as mi'a'n kor'o'n, ke mi ne pov'as eĉ hav'i la fort'o'n por respond'i. Ĝi est'as ja io terur'a, est'i akuz'at'a de edz'o, kiam oni far'is al li neni'o'n, kio est'as ne far'ind'a! Ho ve, se mi merit'as i'a'n riproĉ'o'n, ĝi est'as nur tio, ke mi ag'is kun li tro bon'e.

Klaŭdino.

— Cert'e.

Angeliko.

— Mi'a tut'a mal'feliĉ'o est'as tio, ke mi tro zorg'as pri li; la ĉiel'o vol'u, ke mi est'u kapabl'a toler'i, kiel li dir'as, ies am'ind'um'aĵ'o'j'n! mi ne est'us tiam tiel plend'ind'a. Adiaŭ, mi for'ir'as; mi ne pov'as plu toler'i, ke oni mi'n tia'manier'e ofend'u.

Scen'o Sep'a

Sino de Sotenville, Sro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino.

Sino de Sotenville

al Georgo Dandin — Ir'u, vi ne merit'as la honest'a'n edz'in'o'n, kiu'n oni don'is al vi.

Klaŭdino.

— Vort'o'n de honor'o, li merit'us, ke ŝi ver'ig'u tio'n, kio'n li dir'is; kaj, se mi est'us sur ŝi'a lok'o, mi ne long'e marĉand'us.

al Klitandro.

Jes, sinjor'o, vi dev'us nun, por li'n pun'i, am'ind'um'i mi'a'n mastr'in'o'n. Komenc'u kuraĝ'e, mi tio'n dir'as al vi, ĝi est'os tre ĝust'a'temp'a kaj mi propon'as al vi, ke mi vi'n help'os, ĉar li ja tia'manier'e mi'n jam taks'as.

(Klaŭdino for'ir'as).

Sro de Sotenville.

— Vi merit'as, mi'a bo'fil'o, ke oni dir'u al vi tia'j'n afer'o'j'n: vi'a ag'ad'o indign'ig'as ĉiu'j'n kontraŭ vi.

Sino de Sotenville.

— Ir'u, pen'u ag'i pli bon'e kun fraŭl'in'o alt'e'de'ven'a; kaj gard'u vi'n de nun, ke vi plu ne far'u tia'j'n erar'eg'o'j'n.

Georgo Dandin

al si mem — Mi est'as tut'e furioz'a, ke mi star'as kiel mal'prav'ul'o, dum mi est'as prav'a.

Scen'o Ok'a

Sro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin.

Klitandro

al Sro de Sotenville — Sinjor'o, vi vid'as, kiel fals'e mi est'is akuz'it'a: vi est'as hom'o, kiu sci'as la princip'o'j'n de honor'o, kaj mi postul'as de vi kontent'ig'o'n por la hont'o, kiu est'as far'it'a al mi.

Sro de Sotenville.

— Tio est'as tut'e just'a kaj tut'e laŭ la ord'o. Nu, mi'a bo'fil'o don'u kontent'ig'o'n al la sinjor'o.

Georgo Dandin.

— Kio? kontent'ig'o'n?

Sro de Sotenville.

— Jes, la ord'o tio'n postul'as, ĉar vi mal'prav'e li'n akuz'is.

Georgo Dandin.

— Sed tio ja est'as la afer'o, ke mi tut'e ne konsent'as, ke mi li'n mal'prav'e akuz'is; kaj mi bon'e sci'as, kio'n mi pri tio pens'as.

Sro de Sotenville.

— Tio ne est'as grav'a. Kia ajn pens'o pov'us rest'i ĉe vi, li ne'is, kaj tio dev'as sufiĉ'i; kaj oni ne hav'as rajt'o'n plend'i pri iu, se li ne'as kulp'ec'o'n.

Georgo Dandin.

— Sekv'e, se mi li'n trov'us kuŝ'ant'a kun mi'a edz'in'o, li dev'us nur ne'i, kaj tio li'n jam sen'kulp'ig'us?

Sro de Sotenville.

— Ne rezon'ad'u. Pet'u li'n pri pardon'o, kiel mi dir'as al vi.

Georgo Dandin.

— Mi! Mi dev'as ankoraŭ pet'i li'n pri pardon'o, post tio, ke....

Sro de Sotenville.

— Rapid'e, mi dir'as al vi, vi hav'as neni'o'n por pri'pens'i; kaj vi ne dev'as tim'i, ke vi far'as tro mult'e, ĉar mi mem ja tio'n konsil'as al vi.

Georgo Dandin.

— Mi ne pov'as....

Sro de Sotenville.

— Al la diabl'o! mi'a bo'fil'o, ne incit'u al mi la gal'o'n, ĉar mi kun'iĝ'us kun li kontraŭ vi. Nu, las'u, ke mi vi'n gvid'u.

Georgo Dandin

al si memHa, Georgo Dandin!

Sro de Sotenville.

— Antaŭ ĉio pren'u vi'a'n ĉap'o'n en la man'o'n: la sinjor'o est'as nobel'o, kaj vi ne est'as tia.

Georgo Dandin

al si mem, ten'ant'e la ĉap'o'n en la man'o — Mi krev'as de furioz'o!

Sro de Sotenville.

— Ripet'u post mi: Sinjor'o....

Georgo Dandin.

— Sinjor'o....

Sro de Sotenville.

— Mi pet'as vi'a'n pardon'o'n....

vid'ant'e, ke Georgo Dandin pen'as ne obe'i li'n Ha!

Georgo Dandin.

— Mi pet'as vi'a'n pardon'o'n....

Sro de Sotenville.

— Pri la mal'bon'a'j pens'o'j, kiu'j'n mi hav'is rilat'e vi'n....

Georgo Dandin.

— Pri la mal'bon'a'j pens'o'j, kiu'j'n mi hav'is rilat'e vi'n....

Sro de Sotenville.

— Ĝi est'is kaŭz'it'a de tio, ke mi ne hav'is la honor'o'n vi'n kon'i....

Georgo Dandin.

— Ĝi est'is kaŭz'it'a de tio, ke mi ne hav'is la honor'o'n vi'n kon'i....

Sro de Sotenville.

— Kaj mi pet'as vi'n kred'i....

Georgo Dandin.

— Kaj mi pet'as vi'n kred'i....

Sro de Sotenville.

— Ke mi est'as vi'a serv'ant'o.

Georgo Dandin.

— Vi vol'as, ke mi est'u serv'ant'o de hom'o, kiu vol'as far'i mi'n tromp'it'a kok'o?

Sro de Sotenville

far'ant'e al li sign'o'n de minac'oHa!

Klitandro.

— Sufiĉ'as, sinjor'o.

Sro de Sotenville.

— Ne, mi vol'as, ke li fin'u, kaj ke ĉio est'u far'at'a laŭ'form'e.... Ke mi est'as vi'a serv'ant'o.

Georgo Dandin.

— Ke mi est'as vi'a serv'ant'o.

Klitandro

al Georgo Dandin — Sinjor'o, mi est'as tut'kor'e vi'a, kaj mi plu ne pens'as pri tio, kio okaz'is.

al Sro de Sotenville

Al vi, sinjor'o, mi dir'as adiaŭ, kaj mi bedaŭr'as la mal'grand'a'n ĉagren'o'n, kiu'n vi hav'is.

Sro de Sotenville.

— Ni kis'as al vi la man'o'j'n; kaj se ĝi plaĉ'os, al vi, mi liver'os al vi la amuz'iĝ'o'n ĉas'i kun mi lepor'o'n.

Klitandro.

— Vi est'as tro bon'a kontraŭ mi.

(Klitandro for'ir'as)

Sro de Sotenville.

— Jen, mi'a bo'fil'o, kiel oni dev'as konduk'i la afer'o'j'n! Adiaŭ. Sci'u, ke vi en'ir'is en famili'o'n, kiu don'os al vi apog'o'n kaj neniam toler'os, ke oni far'u al vi i'a'n hont'o'n.

Scen'o Naŭ'a

Georgo Dandin sol'a.

Ha, kiel mi.... Vi ĝi'n vol'is, vi ĝi'n vol'is, Georgo Dandin vi ĝi'n vol'is! Ĝi konven'as al vi bon'e, kaj vi est'as ĝust'e aranĝ'it'a: vi hav'as just'e tio'n, kio'n vi merit'is. Nu, oni dev'as nur mal'ferm'i la okul'o'j'n al la patr'o kaj al la patr'in'o; ebl'e mi trov'os i'a'n rimed'o'n, por tio'n ating'i.

Akt'o Du'a

Scen'o Unu'a

Klaŭdino, Lubin.

Klaŭdino.

— Jes, mi tuj diven'is ke ĝi cert'e ven'as de vi, kaj ke vi ĝi'n dir'is al iu, kiu ĉio'n rakont'is al ni'a mastr'o.

Lubin.

— Mi ĵur'as al vi, mi nur pas'ant'e dir'is pri ĝi unu vort'o'n al iu hom'o, por ke li ne dir'u, ke li vid'is, ke mi el'ir'is el la dom'o; vid'ebl'e la hom'o'j en tiu ĉi land'o est'as grand'a'j babil'ul'o'j.

Klaŭdino.

— Efektiv'e, sinjor'o la vic'graf'o far'is bon'a'n elekt'o'n, pren'ant'e vi'n kiel si'a'n send'at'o'n! li uz'as la serv'o'n de hom'o tre dub'e fid'ind'a!

Lubin.

— Nu, ali'a'n foj'o'n mi est'os pli ruz'a kaj mi pli mi'n gard'os.

Klaŭdino.

— Jes, jes, est'os la ĝust'a temp'o.

Lubin.

— Ni ne parol'u plu pri tio. Aŭskult'u.

Klaŭdino.

— Kio'n vi vol'as, ke mi aŭskult'u?

Lubin.

— Turn'u iom vi'a'n vizaĝ'o'n al mi.

Klaŭdino.

— Nu, kio'n do vi vol'as?

Lubin.

Klaŭdino!

Klaŭdino.

— Kio?

Lubin.

He, he, ĉu vi ne sci'as tre bon'e, kio'n mi vol'as dir'i?

Klaŭdino.

— Ne.

Lubin.

— Al la diabl'o! mi vi'n am'as.

Klaŭdino.

— Efektiv'e?

Lubin.

— Jes, la diabl'o mi'n pren'u! Vi pov'as kred'i al mi, ĉar mi ĝi'n ĵur'as.

Klaŭdino.

— Nu, bon'e.

Lubin.

— Mi sent'as, ke mi'a tut'a kor'o trem'as, kiam mi vi'n rigard'as.

Klaŭdino.

— Mi tre ĝoj'as.

Lubin.

— Kia'manier'e vi tio'n far'as, ke vi est'as tiel bel'a?

Klaŭdino.

— Tiel sam'e, kiel far'as la ali'a'j.

Lubin.

— Vid'u, oni ne bezon'as tiom da ceremoni'o'j: se vi vol'as, vi est'os mi'a edz'in'o kaj mi est'os vi'a edz'o; kaj ni ambaŭ est'os ge'edz'o'j.

Klaŭdino.

— Vi ebl'e est'us tiel ĵaluz'a, kiel ni'a mastr'o?

Lubin.

— Tut'e ne!

Klaŭdino.

— De mi'a flank'o, mi mal'am'as la suspekt'em'a'j'n edz'o'j'n: kaj mi vol'as tia'n edz'o'n, kiu ne tim'as ĉio'n, kiu est'us tiom plen'a de konfid'o al mi kaj tiel cert'a pri mi'a ĉast'ec'o, ke li sen mal'trankvil'ec'o pov'us mi'n vid'i en la mez'o de tri'dek vir'o'j.

Lubin.

— Bon'e! mi est'os tut'e tia.

Klaŭdino.

— Ĝi est'as la plej mal'saĝ'a afer'o en la mond'o, kiam oni ne konfid'as al edz'in'o, kaj oni ŝi'n turment'as. Kaj en efektiv'ec'o oni ĉe tio neni'o'n gajn'as: ĝust'e tio dev'ig'as ni'n pens'i pri mal'bon'o; kaj oft'e la edz'o'j mem, per si'a bru'eg'o, far'as el si tio'n, kio ili est'as.

Lubin.

— Nu, mi don'os al vi la liber'ec'o'n far'i ĉio'n, kio al vi plaĉ'os.

Klaŭdino.

— Jen tiel oni dev'as ag'i, se oni ne vol'as est'i tromp'at'a. Kiam edz'o fid'as ni'a'n honest'ec'o'n, ni pren'as el la liber'ec'o nur tiom, kiom ni bezon'as; ĝi est'as tiel sam'e, kiel kun tiu'j, kiu'j, mal'ferm'as al ni si'a'n mon'uj'o'n kaj dir'as al ni: ”pren'u!” Ni far'as el ĝi uz'o'n honest'e, kaj ni kontent'iĝ'as per tio, kio est'as just'a. Sed se iu ni'n ĉikan'as, ni pen'as li'n tond'i, kaj ni tut'e li'n ne indulg'as.

Lubin.

— Bon'e, mi est'os el tiu'j, kiu'j mal'ferm'as si'a'n mon'uj'o'n, kaj vi bezon'as nur edz'in'iĝ'i kun mi.

Klaŭdino.

— Bon'e, bon'e, ni vid'os.

Lubin.

— Ven'u do ĉi tie'n, KIaŭdino.

Klaŭdino.

— Kio'n vi vol'as?

Lubin.

— Ven'u, mi dir'as al vi.

Klaŭdino.

Ha, kviet'e! Mi ne am'as la palp'ist'o'j'n.

Lubin.

He, iom'et'e, pro amik'ec'o.

Klaŭdino.

— Las'u mi'n, mi dir'as al vi: mi ne kompren'as ŝerc'o'j'n.

Lubin.

Klaŭdino!

Klaŭdino

re'puŝ'ant'e li'nHe, for!

Lubin.

Ha, kiel krud'a vi est'as kun hom'o'j! Fi! kiel ne'ĝentil'a ĝi est'as tiel for'puŝ'i person'o'j'n! ĉu vi tut'e ne hont'as est'i bel'a kaj ne vol'i, ke oni vi'n kares'u? He, las'u do!

Klaŭdino.

— Mi don'os al vi sur la naz'o'n.

Lubin.

Ho, kia mal'ced'em'a, kia sovaĝ'a! Fi! Est'as mal'bel'e est'i tiel kruel'a!

Klaŭdino.

— Vi far'iĝ'as tro liber'a.

Lubin.

— Kio'n do ĝi kost'os al vi, se vi las'os mi'n iom petol'i kun vi?

Klaŭdino.

— Vi dev'as hav'i pacienc'o'n.

Lubin.

— Nur unu kis'et'o'n, part'o'pag'e de ni'a edz'iĝ'o.

Klaŭdino.

— Mi dank'as por tio.

Lubin.

Klaŭdino, mi vi'n pet'as, vi ĝi'n de'pren'os de la kalkul'o.

Klaŭdino.

He, cert'e ne! Mi jam unu foj'o'n en'fal'is. Adiaŭ! Ir'u for, kaj dir'u al sinjor'o la vic'graf'o, ke mi akurat'e trans'don'os li'a'n bilet'o'n.

Lubin.

— Adiaŭ, sovaĝ'a bel'ul'in'o!

Klaŭdino.

— La vort'o montr'as en'am'iĝ'o'n.

Lubin.

— Adiaŭ, rok'o, ŝton'o, marmor'o, ĉio plej mal'mol'a en la mond'o.

Klaŭdino

sol'a

Mi tuj trans'don'os en la man'o'j'n de mi'a mastr'in'o.... Sed jen ŝi ven'as kun si'a edz'o; mi for'iĝ'u kaj atend'u, ĝis ŝi est'os sol'a.

Scen'o Du'a

Georgo Dandin, Angeliko.

Georgo Dandin.

— Ne, ne, oni ne tromp'as mi'n tiel facil'e; kaj mi nur est'as tro cert'a, ke tio, kio'n oni dir'is al mi, est'as ver'a. Mi hav'as pli bon'a'j'n okul'o'j'n, ol kiel oni pens'as, kaj vi'a galimati'o tut'e mi'n ne blind'ig'is.

Scen'o Tri'a

Klitandro, Angeliko, Georgo Dandin.

Klitandro

apart'e, en la profund'o de la scen'ej'oHa, jen ŝi est'as; sed ŝi'a edz'o est'as kun'e kun ŝi.

Georgo Dandin

ne vid'ant'e Klitandron — Tra'e de ĉiu'j vi'a'j grimac'o'j mi vid'is la ver'ec'o'n de tio, kio'n oni dir'is al mi, kaj kiom da respekt'o vi hav'as por la lig'o, kiu ni'n unu'ig'as. (Klitandro kaj Angeliko reciprok'e si'n salut'as.) Mi'a Di'o, las'u vi'a'n riverenc'o'n; ne pri tia spec'o de respekt'o mi parol'as al vi, kaj vi ne dev'as ankoraŭ mok'i.

Angeliko.

— Mi? mi mok'as? neniel!

Georgo Dandin.

— Mi sci'as, kio'n vi pens'as, kaj mi kon'as... (Klitandro kaj Angeliko si'n de'nov'e reciprok'e salut'as.) — De'nov'e! Ha, ĉes'u do far'i ŝerc'o'j'n! Mi sci'as tre bon'e, ke pro vi'a nobel'ec'o vi rigard'as mi'n, kiel star'ant'a'n tre mal'supr'e de vi; sed la respekt'o, pri kiu mi parol'as al vi, tut'e ne koncern'as mi'a'n person'o'n. Mi parol'as pri tiu respekt'o, kiu'n vi ŝuld'as al lig'o tiel estim'eg'ind'a, kiel est'as la lig'o de edz'ec'o.... (Angeliko far'as sign'o'n al Klitandro.) Ne, lev'u la ŝultr'o'j'n, mi tut'e ne parol'as mal'saĝ'aĵ'o'j'n.

Angeliko.

— Sed kiu lev'as la ŝultr'o'j'n?

Georgo Dandin.

— Mi'a Di'o! Mi vid'as tre klar'e. Mi dir'as al vi ankoraŭ unu foj'o'n, ke la edz'ec'o est'as ĉen'o, al kiu oni dev'as rilat'i kun la plej grand'a respekt'o, kaj est'as tre mal'bon'e, far'i el ĝi tia'n uz'o'n, kia'n vi far'as. (Angeliko far'as al Klitandro sign'o'n per la kap'o.) Jes, jes, tre mal'bon'e de vi'a flank'o; kaj vi tut'e ne bezon'as balanc'i la kap'o'n kaj far'i al mi grimac'o'j'n.

Angeliko.

— Mi? mi ne sci'as, kio'n vi vol'as dir'i.

Georgo Dandin.

— Sed, mi tio'n sci'as tre bon'e; kaj vi'a'n mal'estim'o'n mi kon'as. Se mi ne nask'iĝ'is nobel'o, almenaŭ mi est'as el famili'o, al kiu oni pov'as far'i neniu'n riproĉ'o'n; kaj la famili'o de la Dand'in'o'j....

Klitandro

mal'antaŭ Angeliko, ne'rimark'at'e de Georgo Dandin — Nur unu vort'o'n!

Georgo Dandin

ne vid'ant'e Klitandron — Kio?

Angeliko.

— Kio? mi neni'o'n dir'is. (Georgo Dandin turn'as si'n ĉirkaŭ si'a'n edz'in'o'n, kaj Klitandro for'iĝ'as, far'ant'e grand'a'n riverenc'o'n al Georgo Dandin.)

Scen'o Kvar'a

Georgo Dandin, Angeliko.

Georgo Dandin.

— Jen li vag'is ĉirkaŭ vi!

Angeliko.

— Nu, ĉu ĝi est'as mi'a kulp'o? Kio'n vi vol'as, ke mi far'u kontraŭ tio?

Georgo Dandin.

— Mi vol'as, ke vi far'u kontraŭ tio tio'n, kio'n far'as vir'in'o, kiu vol'as plaĉ'i nur al si'a edz'o. Kio'n ajn oni dir'us, la am'ist'o'j al'trud'as si'n nur tiam, kiam oni tio'n akcept'as. Ek'est'as cert'a dolĉ'a mien'o, kiu ili'n al'tir'as, tiel sam'e, kiel la miel'o la muŝ'o'j'n; sed la honest'a'j vir'in'o'j hav'as rimed'o'j'n, kiu'j for'pel'as ili'n tuj en la komenc'o.

Angeliko.

— Mi ili'n for'pel'i! Sed pro kia kaŭz'o? Mi tut'e ne vid'as en ĝi i'a'n skandal'o'n, se oni mi'n trov'as bel'a kaj tio far'as al mi plezur'o'n.

Georgo Dandin.

— Jes! Sed kiu'n rol'o'n la edz'o pov'as lud'i ĉe tiu ĉi am'ind'um'ad'o?

Angeliko.

— La rol'o'n de honest'a hom'o, kiu ĝoj'as, se li'a edz'in'o est'as ŝat'at'a.

Georgo Dandin.

— Mi vi'n tre dank'as por tio. Ĝi tut'e ne est'as laŭ mi'a gust'o; kaj la Dand'in'o'j tut'e ne al'kutim'iĝ'is al tiu mod'o.

Angeliko.

Ho, la Dand'in'o'j al'kutim'iĝ'os, se ili vol'os; ĉar mi'a'flank'e mi deklar'as al vi, ke mi ne hav'as la intenc'o'n for'rifuz'i la mond'o'n kaj viv'ant'e en'ter'ig'i mi'n en edz'o'n. Kio! ĉar vir'o ek'pens'as edz'iĝ'i kun ni, tial est'as neces'e, ke ĉio fin'iĝ'u por ni kaj ke ni romp'u ĉiu'j'n inter'rilat'o'j'n kun la viv'ant'o'j! Ĝi est'as mir'ind'a afer'o, tiu tiran'ec'o de sinjor'o'j la edz'o'j; kaj tio al mi plaĉ'as, ke ili vol'as, ke oni mort'u por ĉiu'j amuz'o'j kaj oni viv'u nur por ili! Mi mok'as tio'n, kaj mi tut'e ne vol'as mort'i tiel jun'a.

Georgo Dandin.

— Tiel'e do vi plen'um'as la ŝuld'iĝ'o'n de la ĵur'o, kiu'n vi far'is al mi publik'e?

Angeliko.

— Mi? mi ne far'is ĝi'n al vi propr'a'vol'e, vi ĝi'n el'ŝir'is de mi. ĉu antaŭ la edz'iĝ'o vi demand'is pri mi'a konsent'o kaj ĉu mi vi'n vol'as? Vi demand'is pri tio nur mi'a'n patr'o'n kaj mi'a'n patr'in'o'n; en efektiv'ec'o ja nur ili edz'iĝ'is kun vi; tial est'os bon'e, se vi ĉiam al ili plend'os, se oni ag'as kun vi mal'just'e. Kio koncern'as mi'n, kiu ne pet'is vi'n, ke vi edz'iĝ'u kun mi, kaj kiu'n vi pren'is, ne demand'int'e mi'a'j'n sent'o'j'n, mi pretend'as, ke mi ne hav'as la dev'o'n sklav'e sub'met'i mi'n al vi'a'j dezir'o'j; kaj mi vol'as ĝu'i, mi'a sinjor'o, la kelk'a'n nombr'o'n da bel'a'j tag'o'j, kiu'n don'as al mi mi'a jun'ec'o, pren'i al mi la dolĉ'a'n liber'ec'o'n, kiu'n la aĝ'o al mi permes'as, vid'i iom la bel'a'n societ'o'n, kaj gust'um'i la plezur'o'n aŭd'i dolĉ'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j'n oni dir'as al mi. Prepar'iĝ'u at tio, ke ĝi est'u vi'a pun'o, kaj dank'u la ĉiel'o'n, ke mi ne est'as kapabl'a por io pli mal'bon'a.

Georgo Dandin.

— Jes, tiel vi pren'as la afer'o'n! Sed mi est'as vi'a edz'o kaj mi dir'as al vi, ke mi tio'n ne vol'as.

Angeliko.

— Kaj mi, mi est'as vi'a edz'in'o, kaj mi dir'as al vi, ke mi tiel vol'as.

Georgo Dandin

al si mem — Mi hav'as grand'a'n dezir'o'n far'i kompot'o'n el ŝi'a tut'a vizaĝ'o kaj met'i ŝi'n en tia'n stat'o'n, ke ŝi plu neniam en si'a viv'o plaĉ'u al la dir'ant'o'j de flat'aĵ'o'j. Ir'u, Georg'o, Dand'in; mi ne pov'us mi'n de'ten'i, kaj est'as pli bon'e for'las'i la lok'o'n.

Scen'o Kvin'a

Angeliko, Klaŭdino.

Klaŭdino.

— Kun mal'pacienc'o mi atend'is, sinjor'in'o, ke li for'ir'u, por ke mi trans'don'u al vi ĉi tiu'j'n lini'o'j'n de tiu, pri kiu vi sci'as.

Angeliko.

— Ni vid'u.

Klaŭdino

al si mem — Kiom mi pov'as rimark'i, tio, kio'n oni skrib'as al ŝi, ne tre mal'plaĉ'as al ŝi.

Angeliko.

Ha, Klaŭdino, kiel ĝentil'e ĉio est'as esprim'it'a en tiu ĉi bilet'o! Kia'n agrabl'a'n manier'o'n la kort'eg'ul'o'j hav'as en ĉiu'j si'a'j parol'o'j kaj en ĉiu'j si'a'j ag'o'j! Kaj kio est'as, en kompar'o kun ili, ni'a'j provinc'ul'o'j?

Klaŭdino.

— Mi pens'as, ke, post kiam vi vid'is tiu'j'n, la Dand'in'o'j ne pov'as plaĉ'i al vi.

Angeliko.

— Rest'u ĉi tie, mi ir'os skrib'i la respond'o'n.

Klaŭdino

sol'a

Ŝajn'as al mi, ke mi ne bezon'as rekomend'i al ŝi, ke ŝi far'u la respond'o'n agrabl'a. Sed jen....

Scen'o Ses'a

Klitandro, Lubin, Klaŭdino.

Klaŭdino.

— Ver'e, sinjor'o, vi tie pren'is al vi lert'a'n komisi'ul'o'n!

Klitandro.

— Mi ne kuraĝ'is send'i iu'n el mi'a'j hom'o'j. Sed, mi'a bon'a Klaŭdino, mi dev'as ja rekompenc'i vi'n por la bon'a'j serv'o'j, kiu'j'n, kiel mi sci'as, vi far'is al mi. (Li serĉ'fos'as en si'a poŝ'o.)

Klaŭdino.

Ho, sinjor'o, ne est'as neces'e. Vi tut'e ne bezon'as far'i al vi tiu'n klopod'o'n; mi far'as al vi serv'o'j'n, ĉar vi ĝi'n merit'as, kaj mi sent'as en mi'a kor'o inklin'o'n por vi.

Klitandro

don'ant'e mon'o'n al Klaŭdino — Mi vi'n tre dank'as.

Lubin

al Klaŭdino — Ĉar ni edz'iĝ'os, tial don'u tio'n al mi, por ke mi ĝi'n konserv'u kun'e kun mi'a mon'o.

Klaŭdino.

— Mi ĝi'n konserv'os por vi tiel sam'e, kiel la kis'o'n.

Klitandro

al Klaŭdino — Dir'u al mi, ĉu vi trans'don'is mi'a'n bilet'o'n al vi'a bel'a mastr'in'o?

Klaŭdino.

— Jes; ŝi jam skrib'as respond'o'n al vi.

Klitandro.

— Sed, Klaŭdino, ĉu ne est'as ebl'e, ke mi pov'u person'e parol'i kun ŝi?

Klaŭdino.

— Jes; ven'u kun mi, mi don'os al vi la ebl'o'n parol'i kun ŝi.

Klitandro.

— Sed ĉu ŝi tio'n aprob'os? kaj ĉu est'as neni'a risk'o?

Klaŭdino.

— Ne, ne! ŝi'a edz'o ne est'as en la loĝ'ej'o; kaj krom tio ne pri li ŝi dev'as plej mult'e zorg'i: nur antaŭ si'a'j ge'patr'o'j ŝi dev'as si'n gard'i; kaj se nur pri ili est'as zorg'it'e, ĉio'n ceter'a'n oni ne bezon'as tim'i.

Klitandro.

— Mi las'as mi'n al vi'a gvid'ad'o.

Lubin

sol'a — Al la diabl'o! Jen saĝ'a'n edz'in'o'n mi hav'os! Ŝi hav'as sprit'o'n kiel kvar.

Scen'o Sep'a

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin

al si mem — Jen, est'as mi'a hom'o de antaŭ'e. Ho, se mi pov'us ĝi'n ating'i, ke li atest'u al la ge'patr'o'j tio'n, kio'n ili ne vol'as kred'i!

Lubin.

Ha, jen vi est'as, sinjor'o babil'ul'o, al kiu mi tiel fort'e rekomend'is neni'o'n parol'i, kaj kiu ĝi'n tiel fort'e promes'is al mi! Vi est'as do babil'ist'o, kaj vi tuj ĉio'n trans'dir'as, kio'n oni dir'as al vi sekret'e?

Georgo Dandin.

— Mi?

Lubin.

— Jes, vi ĉio'n raport'is al la edz'o, kaj vi est'as la kaŭz'o de tio, ke li far'is bru'eg'o'n. Mi ĝoj'as, ke mi nun sci'as, ke vi hav'as tia'n lang'o'n kaj tio mi'n instru'os, ke mi neni'o'n plu dir'u al vi.

Georgo Dandin.

— Aŭskult'u, mi'a amik'o....

Lubin.

— Se vi ne est'us babil'int'a, mi rakont'us al vi, kio far'iĝ'as en la nun'a moment'o; sed pro pun'o vi neni'o'n sci'os.

Georgo Dandin.

— Kio? kio do far'iĝ'as?

Lubin.

— Neni'o, neni'o. Jen kio est'as, se oni babil'is; vi ne sci'iĝ'os eĉ unu vort'o'n, kaj pri la plej interes'a part'o mi silent'os.

Georgo Dandin.

— Halt'u do iom.

Lubin.

— Neniel.

Georgo Dandin.

— Mi vol'as dir'i al vi nur unu vort'o'n.

Lubin.

Ho ne, ho ne! Vi vol'as el'tir'i de mi la sekret'o'n.

Georgo Dandin.

— Ne, ne tio'n.

Lubin.

He, Vi pens'as, ke mi est'as mal'saĝ'a! Mi vid'as, kio'n vi cel'as.

Georgo Dandin.

— Est'as io tut'e ali'a. Aŭskult'u.

Lubin.

— Vi neni'o'n ating'os. Vi, vol'us ke mi dir'u al vi, ke sinjor'o la vic'graf'o don'is mon'o'n al Klaŭdino, kaj ke ŝi konduk'is li'n al si'a mastr'in'o. Sed mi ne est'as tiel mal'saĝ'a.

Georgo Dandin.

— Mi vi'n pet'as!

Lubin.

— Ne!

Georgo Dandin.

— Mi don'os al vi....

Lubin.

— Mend'u-atend'u!

Scen'o Ok'a

Georgo Dandin sol'a.

Kun ĉi tiu mal'saĝ'ul'o mi ne pov'is plen'um'i la pens'o'n, kiu'n mi hav'is. Sed la nov'a sci'ig'o, kiu el'glit'is el li'a buŝ'o, pov'as far'i al mi tia'n sam'a'n serv'o'n; kaj, se la am'ist'o est'as en mi'a dom'o, tio don'os al mi la ebl'o'n montr'iĝ'i prav'a en la okul'o'j de la ge'patr'o'j kaj plen'e ili'n konvink'i pri la sen'hont'ec'o de ili'a fil'in'o. La mal'bon'o en la afer'o est'as nur tio, ke mi ne sci'as kiel mi'n aranĝ'i, ke mi tir'u profit'o'n el tiu sci'ig'o. Se mi en'ir'os en mi'a'n dom'o'n, mi for'kur'ig'os la sen'taŭg'ul'o'n; kaj kio'n ajn mal'honor'ig'a'n por mi mi pov'us vid'i per mi'a'j propr'a'j okul'o'j, oni tut'e ne kred'os mi'a'j'n vort'o'j'n, kaj oni dir'os al mi, ke mi fantazi'as. Ali'flank'e, se mi ven'ig'os la bo'ge'patr'o'j'n, ne hav'ant'e la cert'ec'o'n, ke ni trov'os en mi'a dom'o la am'ist'o'n, est'os tiel sam'e, kaj mi re'fal'os, en la mal'bon'a'n stat'o'n de antaŭ'e. Ebl'e mi pov'us sen'bru'e esplor'i, ĉu li tie est'as ankoraŭ?

rigard'int'e tra la tru'o de la serur'o

Ha! ĉiel'o! Oni plu ne pov'as dub'i, mi vid'is li'n tra la tru'o de la serur'o. La sort'o don'as al mi la ebl'o'n konfuz'i mi'a'j'n hom'o'j'n; kaj, por kron'i la tut'a'n aventur'o'n, ĝi al'ven'ig'as en la ĝust'a moment'o la juĝ'ant'o'j'n, kiu'j'n mi bezon'is.

Scen'o Naŭ'a

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Georgo Dandin.

Georgo Dandin.

— Nu, vi ne vol'is kred'i al mi antaŭ, kaj vi'a fil'in'o venk'is; nun mi hav'as en la man'o la ebl'ec'o'n vid'ig'i al vi, kiel ŝi mi'n aranĝ'as; kaj, dank’al Di'o, mi'a mal'honor'o est'as nun tiel klar'a, ke vi ne pov'os plu dub'i pri ĝi.

Sro de Sotenville.

— Kiel, mi'a bo'fil'o! vi ĉiam ankoraŭ ripet'as tio'n sam'a'n?

Georgo Dandin.

— Jes, ĉiam ankoraŭ; kaj neniam mi hav'is por tio tiom da kaŭz'o, kiel nun.

Sino de Sotenville.

— Vi de'nov'e vol'as turn'i al ni la kap'o'n!

Georgo Dandin.

— Jes, sinjor'in'o; kaj kun mi'a kap'o oni ag'as pli mal'bon'e.

Sro de Sotenville.

— Ĉu vi neniam lac'iĝ'os ted'i ni'n?

Georgo Dandin.

— Ne, sed mi fort'e lac'iĝ'as est'i mok'e tromp'at'a.

Sino de Sotenville.

— Ĉu vi neniam vol'as liber'ig'i vi'n de vi'a'j strang'a'j pens'o'j?

Georgo Dandin.

— Ne, sinjor'in'o sed mi tre dezir'us liber'ig'i mi'n de edz'in'o, kiu mi'n mal'honor'as.

Sino de Sotenville.

— Grand'a Di'o! ni'a bo'fil'o, lern'u parol'i konven'e.

Sro de Sotenville.

— Al la diabl'o! serĉ'u esprim'o'j'n mal'pli ofend'a'j'n.

Georgo Dandin.

— Kiu perd'as, tiu ne rid'as.

Sino de Sotenville.

— Memor'u, ke vi edz'iĝ'is kun nobel'a fraŭl'in'o.

Georgo Dandin.

— Mi tio'n memor'as sufiĉ'e, kaj mi ĉiam nur tro mult'e memor'os tio'n.

Sro de Sotenville.

— Se vi tio'n memor'as, tiam pen'u parol'i pri ŝi kun pli da respekt'o.

Georgo Dandin.

— Sed kial ŝi pli ĝust'e ne pen'as ag'i kun mi pli honest'e? Kio! ĉar ŝi est'as nobel'in'o, ŝi dev'as hav'i la liber'ec'o'n far'i al mi, kio'n ŝi vol'as, kaj mi ne dev'as kuraĝ'i eĉ dir'i vort'et'o'n?

Sro de Sotenville.

— Kio do far'iĝ'is al vi, kaj kio'n vi pov'as dir'i? Ĉu vi ne vid'is hodiaŭ maten'e, ke ŝi eĉ ne kon'is tiu'n, pri kiu vi parol'is al mi?

Georgo Dandin.

— Jes; sed kio'n vi dir'os, se mi nun vid'ig'os al vi, ke la am'ist'o est'as kun ŝi?

Sino de Sotenville.

— Kun ŝi?

Georgo Dandin.

— Jes, kun ŝi, kaj en mi'a dom'o.

Sro de Sotenville.

— En vi'a dom'o?

Georgo Dandin.

— Jes, en mi'a propr'a dom'o.

Sino de Sotenville.

— Se ĝi est'os tiel, ni est'os por vi kontraŭ ŝi.

Sro de Sotenville.

— Jes, la honor'o de ni'a famili'o est'as por ni pli kar'a ol ĉio en la mond'o; kaj se vi dir'as la ver'o'n, ni mal'konfes'os en ŝi ni'a'n sang'o'n kaj ni for'las'os ŝi'n al vi'a koler'o.

Georgo Dandin.

— Vi bezon'as nur sekv'i mi'n.

Sino de Sotenville.

— Gard'u vi'n kontraŭ tromp'iĝ'o!

Sro de Sotenville.

— Ne far'u kiel antaŭ'e.

Georgo Dandin.

— Mi'a Di'o! Vi tuj vid'os.

li montr'as en direkt'o al Klitandro, kiu el'ven'as kun Angeliko

Nu, rigard'u, ĉu mi mensog'is?

Scen'o Dek'a

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino; Sro de Sotenville, Sino de Sotenville kaj Georgo Dandin en la profund'o de la scen'ej'o.

Angeliko

al Klitandro — Adiaŭ! mi tim'as, ke oni pov'os vi'n ĉi tie surpriz'i, kaj mi dev'as mi'n gard'i.

Klitandro.

— Promes'u do al mi, sinjor'in'o, ke mi pov'os parol'i kun vi ĉi tiu'n nokt'o'n.

Angeliko.

— Mi pen'os pri tio.

Georgo Dandin

al ge'sinjor'o'j de Sotenville — Ni al'proksim'iĝ'u kviet'e de mal'antaŭ'e, kaj ni zorg'u, ke oni ni'n ne vid'u.

Klaŭdino.

Ha, sinjor'in'o! ĉio est'as perd'it'a! Jen est'as vi'a'j ge'patr'o'j en akompan'o de vi'a edz'o.

Klitandro.

Ho, ĉiel'o!

Angeliko,

mal'laŭt'e al Klitandro kaj Klaŭdino — Ten'u vi'n tut'e trankvil'e kaj las'u mi'n ag'i. (Laŭt'e al Klitandro.) Kio! Vi kuraĝ'as ankoraŭ ag'i tia'manier'e post la histori'o de antaŭ'e! kaj, tia'manier'e vi kaŝ'as vi'a'j'n sent'o'j'n! Oni dir'as al mi, ke vi en'am'iĝ'is en mi'n, kaj ke vi hav'as la intenc'o'n admon'akir'i mi'n; mi atest'as al vi mi'a'n indign'o'n, kaj mi klar'e esprim'as al vi mi'a'j'n pens'o'j'n en atest'o de ĉiu'j; vi laŭt'e ne'as la afer'o'n kaj don'as al mi la vort'o'n, ke vi hav'as neni'a'n pens'o'n ofend'i mi'n; kaj tamen en tiu sam'a tag'o vi hav'as la arogant'ec'o'n ven'i al mi vizit'e, dir'i al mi, ke vi mi'n am'as, rakont'i al mi cent'o'n da mal'saĝ'a'j histori'o'j, por konvink'i mi'n respond'i al vi'a'j mal'konven'aĵ'o'j, kvazaŭ mi est'us tia vir'in'o, kiu pov'as romp'i la ĵur'o'n de fidel'ec'o, kiu'n mi don'is al edz'o, kaj iam for'klin'iĝ'i de la virt'ec'o, kiu'n instru'is al mi mi'a'j ge'patr'o'j. Se mi'a patr'o tio'n sci'us, li bon'e instru'us al vi prov'i tia'j'n entrepren'o'j'n! Sed honest'a vir'in'o ne am'as skandal'o'n, tial mi gard'as mi'n i'o'n dir'i al li, (far'int'e sign'o'n al Klaŭdino, ke ŝi al'port'u baston'o'n) kaj mi montr'os al vi, ke kvankam mi est'as vir'in'o, mi hav'as sufiĉ'e da kuraĝ'o, por venĝ'i mi'n mem por la ofend'o'j, kiu'j'n oni far'as al mi. Tio, kio'n vi far'is, ne est'as ag'o de nobel'o, kaj tial mi trakt'os vi'n ankaŭ ne kiel nobel'o'n. (Angeliko pren'as la baston'o'n kaj lev'as ĝi'n kontraŭ Klitandron, kiu for'klin'iĝ'as tia'manier'e, ke la bat'o'j fal'as kur Georgon Dandin.)

Klitandro

kri'ant'e, kvazaŭ li est'us frap'it'aAj! aj! aj! Kviet'e!

Scen'o Dek-Unu'a

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino

Klaŭdino.

— Fort'e, sinjor'in'o, bat'u bon'e!

Angeliko.

— ŝajn'ig'ant'e, ke ŝi parol'as al Klitandro Se vi ankoraŭ i'o'n hav'as sur la kor'o, mi est'as ĉi tie, por respond'i al vi.

Klaŭdino.

— Rimark'u ĝi'n bon'e, kun kiu vi lud'as.

Angeliko

ŝajn'ig'ant'e si'n mir'ig'it'aHa, mi'a patr'o, vi est'as ĉi tie!

Sro de Sotenville.

— Jes, mi'a fil'in'o; kaj mi vid'as, ke koncern'e la saĝ'o'n kaj kuraĝ'o'n vi montr'as vi'n ind'a id'o de la dom'o de Sotenville. Ven'u ĉi tie'n, al'proksim'iĝ'u, ke mi vi'n ĉirkaŭ'pren'u!

Sino de Sotenville.

— Ankaŭ mi'n ĉirkaŭ'pren'u, mi'a fil'in'o. Ha, mi plor'as de ĝoj'o, kaj mi re'kon'as mi'a'n sang'o'n en la ag'o'j, kiu'j'n vi ĵus far'is.

Sro de Sotenville.

— Mi'a bo'fil'o, kiel rav'it'a vi dev'as est'i! kaj kiel plen'a de dolĉ'ec'o cert'e est'as por vi ĉi tiu okaz'aĵ'o! Vi hav'is just'a'n kaŭz'o'n por mal'trankvil'iĝ'i; sed vi'a'j suspekt'o'j montr'iĝ'as for'pel'it'a'j en la plej bril'ant'a manier'o.

Sino de Sotenville.

— Sen'dub'e, ni'a bo'fil'o, kaj vi dev'us nun est'i la plej feliĉ'a el ĉiu'j vir'o'j.

Klaŭdino.

— Cert'e. Kia vir'in'o, kia vir'in'o! Vi est'as tro feliĉ'a, ke vi ŝi'n posed'as, kaj vi dev'us kis'i la ter'o'n, kie ŝi paŝ'is.

Georgo Dandin

al si memHa, perfid'ul'in'o!

Sro de Sotenville.

— Kio ĝi est'as, mi'a bo'fil'o? Kial vi ne dank'as iom'et'e vi'a'n edz'in'o'n por la am'o, kiu'n, kiel vi vid'as, ŝi montr'as rilat'e vi'n?

Angeliko.

— Ne, ne mi'a patr'o, ne est'as neces'e; li neni'o'n ŝuld'as al mi por tio, kio'n li ĵus vid'is; kaj ĉio, kio'n mi far'as en tiu rilat'o, est'as nur pro am'o al mi mem.

Sro de Sotenville.

— Kie'n vi ir'as, mi'a fil'in'o?

Angeliko.

— Mi for'ir'as, mi'a patr'o, por ke mi ne est'u dev'ig'at'a akcept'i li'a'j'n kompliment'o'j'n.

Klaŭdino

al Georgo Dandin — ŝi est'as prav'a, ke ŝi koler'as. ŝi est'as vir'in'o, kiu merit'as est'i ador'at'a, kaj vi ŝi'n ne trakt'as, kiel vi dev'us.

Georgo Dandin

al si mem — Kanajl'o!

Scen'o Dek-Du'a

Sro de Sotenville, Sin'o Sotenville, Georgo Dandin.

Sro de Sotenville.

— Ĝi est'as mal'grand'a re'sent'o de la histori'o de antaŭ'e, kaj ĝi pas'os post iom da kares'ad'o, kiu'n vi far'os al ŝi. Adiaŭ, mi'a bo'fil'o; nun vi jam ne bezon'as plu mal'trankvil'iĝ'i. Ir'u, far'u pac'o'n inter vi kaj pen'u kviet'ig'i ŝi'n per pet'ad'o de pardon'o pro vi'a flam'iĝ'o.

Sino de Sotenville.

— Vi dev'as konsider'i, ke ŝi est'as jun'ul'in'o, eduk'it'a en virt'ec'o, kaj ŝi ne kutim'is, ke oni ŝi'n suspekt'u pri ia mal'konven'a ag'o. Adiaŭ. Ĝi far'as al mi tre grand'a'n ĝoj'o'n, ke mi nun vid'as, ke vi'a'j mal'kompren'o'j est'as fin'it'a'j, kaj ke ŝi'a kondut'o dev'as est'i por vi tiel agrabl'eg'a.

Scen'o Dek-Tri'a

Georgo Dandin sol'a.

Mi ne dir'as eĉ unu vort'o'n, ĉar per parol'ad'o mi neni'o'n gajn'os. Neniam oni vid'is tia'n mal'feliĉ'a'n sort'o'n, kiel mi'a. Jes, mi admir'as mi'a'n mal'feliĉ'o'n kaj la subtil'a'n lert'ec'o'n de mi'a kanajl'a edz'in'o, kiu sci'as ĉiam montr'i si'n prav'a kaj mi'n mal'prav'a. Ĉu est'as ebl'e, ke mi ĉiam est'os venk'it'a de ŝi kaj la ŝajn'o ĉiam est'os kontraŭ mi kaj mi neniam sukces'os el'montr'i la kulp'ec'o'n de mi'a sen'hont'ul'in'o? Ho, ĉiel'o, help'u mi'a'j'n intenc'o'j'n kaj don'u al mi la favor'o'n, ke mi pov'u vid'ig'i al la hom'o'j, ke oni mi'n sen'honor'ig'as!

Akt'o Tri'a

Scen'o Unu'a

Klitandro, Lubin.

Klitandro.

— Est'as jam profund'a nokt'o, kaj mi tim'as, ke ebl'e est'os jam tro mal'fru'e. Mi tut'e ne pov'as mi'n orient'i. Lubin?

Lubin.

— Sinjor'o?

Klitandro.

— Ĉu per ĉi tie?

Lubin.

— Mi pens'as, ke jes. Al la diabl'o! Kia mal'saĝ'a nokt'o, ke ĝi est'as tiel mal'lum'a!

Klitandro.

— Cert'e ĝi est'as mal'prav'a; sed, se de unu flank'o ĝi mal'help'as ni'n vid'i, de la du'a flank'o ĝi mal'help'as ni'n est'i vid'at'a'j.

Lubin.

— Vi est'as prav'a; la nokt'o ne est'as tiel mal'prav'a. Mi vol'us sci'i, vi, sinjor'o, est'as ja tiel instru'it'a, kial en la nokt'o neniam est'as tag'o?

Klitandro.

— Ĝi est'as grand'a demand'o, kaj tre mal'facil'a. Vi est'as sci'vol'a, Lubin?

Lubin.

— Jes. Se mi est'us lern'int'a, mi esplor'us afer'o'j'n, kiu'j'n oni neniam esplor'is.

Klitandro.

— Mi kred'as. Vi hav'as la mien'o'n de hom'o, kiu hav'as spirit'o'n subtil'a'n kaj penetr'ant'a'n.

Lubin.

— Tut'e ver'e. Ekzempl'e, mi kompren'as la lingv'o'n latin'a'n, kvankam mi neniam ĝi'n lern'is. Kiam mi antaŭ ne'long'e vid'is sur iu grand'a pord'o la sur'skrib'o'n ”Collegium”, mi tuj diven'is, ke, tio signif'as kolegi'o'n.

Klitandro.

— Mir'eg'ind'e! Vi sci'as do leg'i, Lubin?

Lubin.

— Jes, mi sci'as leg'i pres'it'a'j'n liter'o'j'n; sed neniam mi sukces'is lern'ating'i leg'i skrib'it'aĵ'o'n.

Klitandro.

— Jen ni est'as apud la dom'o.

frap'int'e la man'plat'o'j'n

Tio est'as la signal'o, pri kiu mi inter'konsent'is kun Klaŭdino.

Lubin.

— Vort'o'n de honor'o, ŝi est'as knab'in'o, kiu valor'as mon'o'n, kaj mi ŝi'n am'as per mi'a tut'a kor'o.

Klitandro.

— Ĝust'e tial mi vi'n al'konduk'is kun mi, por ke vi pas'ig'u kun ŝi la temp'o'n babil'ant'e.

Lubin.

— Sinjor'o, mi est'as al vi....

Klitandro.

Ts! mi aŭd'as i'a'n bru'et'o'n.

Scen'o Du'a

Angeliko, Klaŭdino, Klitandro, Lubin.

Angeliko.

Klaŭdino?

Klaŭdino.

— Nu?

Angeliko.

— Las'u la pord'o'n iom mal'ferm'it'a.

Klaŭdino.

— Mi tio'n far'is. (Nokt'a scen'o. La aktor'o'j serĉ'as si'n reciprok'e en la mal'lum'o.)

Klitandro

al Lubin — Ĝi est'as ili. Ts!

Angeliko.

Ts!

Lubin.

Ts!

Klaŭdino.

Ts!

Klitandro

al Klaŭdino, kiu'n li pren'as por Angeliko — Sinjor'in'o!

Angeliko

al Lubin, kiu'n ŝi pren'as por Klitandro — Kio?

Lubin

al Angeliko, kiu'n li pren'as por KlaŭdinoKlaŭdino!

Klaŭdino

al Klitandro, kiu'n ŝi pren'as por Lubin — Kio est'as?

Klitandro

al Klaŭdino, pens'ant'e, ke li parol'as al Angeliko.Ha, sinjor'in'o, kiom mi ĝoj'as!

Lubin

al Angeliko, pens'ant'e, ke li parol'as al KlaŭdinoKlaŭdino, mi'a bon'a Klaŭdino!

Klaŭdino

al Klitandro — Kviet'e, sinjor'o!

Angeliko

al Lubin — Trankvil'e, Lubin!

Klitandro.

— Ĉu ĝi est'as vi, Klaŭdino?

Klaŭdino.

— Jes.

Lubin.

— Ĉu ĝi est'as vi, sinjor'in'o?

Angeliko.

— Jes.

Klaŭdino

al Klitandro — Vi pren'is unu por ali'a.

Lubin

al Angeliko — Honest'a'n vort'o'n, en la nokt'o oni neni'o'n vid'as.

Angeliko.

— Ĉu ĝi ne est'as vi, Klitandro?

Klitandro.

— Jes, sinjor'in'o.

Angeliko.

— Mi'a edz'o ronk'as tut'e dec'e; kaj mi uz'as tiu'n ĉi temp'o'n, por est'i kun vi.

Klitandro.

— Ni serĉ'u i'a'n lok'o'n, por sid'iĝ'i.

Klaŭdino.

— Tre bon'a konsil'o. (Angeliko, Klitandro kaj Klaŭdino sid'iĝ'as en la profund'a part'o de la scen'ej'o.)

Lubin

serĉ'ant'e KlaŭdinonKlaŭdino, kie vi est'as?

Scen'o Tri'a

Angeliko, Klitandro, kaj Klaŭdino, sid'ant'e en la profund'o de la scen'ej'o; Georgo Dandin du'on'e sen'vest'ig'it'a, Lubin.

Georgo Dandin

al si mem — Mi aŭd'is, ke mi'a edz'in'o ir'as mal'supr'e'n, tial mi rapid'e mi'n vest'is, por sekv'i ŝi'n. Kie'n ŝi pov'is ir'i? ĉu ebl'e ŝi el'ir'is?

Lubin

serĉ'ant'e Klaŭdinon — Kie do vi est'as, Klaŭd'in'o? (Pren'ant'e Georgon Dandin por Klaŭdino) Ha, jen vi est'as! Vort'o'n de honor'o, vi'a mastr'o est'as bel'e aranĝ'it'a, kaj mi trov'as tio'n tiel sam'e gaj'ig'a, kiel la baston'bat'o'j de antaŭ'e, pri kiu'j oni al mi rakont'is. Vi'a mastr'in'o dir'as, ke li ronk'as nun kiel mil diabl'o'j; kaj li ne sci'as, ke sinjor'o la vic'graf'o kaj ŝi est'as nun kun'e, dum li dorm'as. Mi vol'us sci'i, kio'n li nun sonĝ'as. Ĝi est'as tre'eg'e rid'ind'a. Sed kial do ven'is al li en la kap'o'n est'i ĵaluz'a pri si'a edz'in'o kaj vol'i, ke ŝi aparten'u sol'e nur al li? Li est'as arogant'ul'o, kaj sinjor'o la vic'graf'o far'as al li tro da honor'o. Vi neni'o'n dir'as, Klaŭdino! Ven'u, ni ili'n sekv'u, kaj don'u al mi vi'a'n man'et'o'n, ke mi ĝi'n kis'u. Ha, kiel dolĉ'a ĝi est'as! ŝajn'as al mi, kvazaŭ mi manĝ'as konfit'aĵ'o'n. (Al Georgo Dandin kiu'n li ĉiam ankoraŭ pren'as por Klaŭdino, kaj kiu li'n krud'e re'puŝ'as.) Al la diabl'o! kiel vi bat'as! Ĝi est'as ja man'et'o iom tre krud'a!

Georgo Dandin.

— Kiu ir'as?

Lubin.

— Neni'u.

Georgo Dandin.

— Li for'kur'as, inform'int'e mi'n pri la nov'a perfid'aĵ'o de mi'a sen'taŭg'ul'in'o. Nu, est'as neces'e, ke, ne perd'ant'e temp'o'n, mi send'u al'vok'i ŝi'a'j'n ge'patr'o'j'n, kaj ke ĉi tiu aventur'o serv'u al mi por liber'iĝ'i de ŝi. Hola! Colin! Colin!

Scen'o Kvar'a

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino kaj Lubin, sid'ant'e en la profund'o de la scen'ej'o; Georgo Dandin, Colin.

Colin

tra la fenestr'o — Sinjor'o?

Georgo Dandin.

— Nu, rapid'e ĉi tie'n!

Colin

el'salt'ant'e tra la fenestr'o — Jen mi est'as. Pli rapid'e oni ne pov'as.

Georgo Dandin.

— Vi est'as ĉi tie?

Colin.

— Jes, sinjor'o. (Dum Georgo Dandin ir'as serĉ'i Colin’on sur la flank'o, kie li aŭd'is li'a'n voĉ'o'n, Colin trans'ir'as sur la du'a'n flank'o'n kaj tie en'dorm'iĝ'as.)

Georgo Dandin

turn'ant'e si'n al la flank'o, kie li supoz'as la ĉe'est'ad'o'n de Colin — Mal'laŭt'e, parol'u mal'laŭt'e. Aŭskult'u. Ir'u al mi'a'j ge'bo'patr'o'j kaj dir'u al ili, ke mi ili'n pet'as tre insist'e ven'i tuj ĉi tie'n. ĉu vi aŭd'as? He! Colin! Colin!

Colin

sur la du'a flank'o, re'vigl'iĝ'ant'e — Sinjor'o?

Georgo Dandin.

— Kie, al la diabl'o, vi est'as?

Colin.

— Ĉi tie.

Georgo Dandin.

— Mal'ben'it'a sen'taŭg'ul'o, kie'n li for'iĝ'is! (Dum Georgo Dandin re'turn'iĝ'as al la flank'o, kie li supoz'as, ke Colin rest'is, Colin, du'on'e dorm'ant'e, trans'ir'as al la du'a flank'o kaj tie en'dorm'iĝ'as.) Mi dir'as al vi, ke vi ir'u tuj al mi'a'j ge'bo'patr'o'j kaj dir'u, al ili, ke mi ili'n pet'eg'as ven'i ĉi tie'n tuj'e. ĉu vi mi'n kompren'as? Respond'u! Colin! Colin!

Colin

sur la du'a flank'o, re'vigl'iĝ'ant'e — Sinjor'o?

Georgo Dandin.

— Tiu ĉi pend'ind'ul'o mi'n frenez'ig'os! Ven'u al mi. (Ili renkont'iĝ'as kaj ambaŭ fal'as.) Ha, la kanajl'o! Li mi'n kripl'ig'is! Kie do vi est'as? Al'proksim'iĝ'u, ke mi don'u al vi bon'a'n porci'o'n da bat'o'j. ŝajn'as al mi, ke li for'kur'as de mi.

Colin.

— Kompren'ebl'e.

Georgo Dandin.

— Ĉu vi ven'os

Colin.

— Tut'e ne.

Georgo Dandin.

— Ven'u, mi dir'is al vi.

Colin.

— Ne. Vi vol'as mi'n bat'i.

Georgo Dandin.

— Nu, bon'e, mi neni'o'n far'os al vi.

Colin.

— Cert'e?

Georgo Dandin.

— Jes. Ven'u. Bon'e! (Tir'ant'e Colin’on je la brak'o.) Ĝi est'as vi'a feliĉ'o, ke mi vi'n bezon'as. Ir'u rapid'e pet'i en mi'a nom'o mi'a'j'n bo'ge'patr'o'j'n, ke ili ven'u ĉi tie'n plej baldaŭ kiel ili nur pov'as, kaj dir'u al ili, ke ĝi est'as por afer'o ekstrem'e grav'a kaj, se ili far'us i'a'n mal'facil'aĵ'o'n kaŭz'e de la mal'fru'a hor'o, ne ĉes'u ili'n urĝ'i kaj bon'e kompren'ig'i al ili, ke est'as tre grav'e, ke ili ven'u, en kia ajn stat'o ili trov'iĝ'as. Nun vi mi'n bon'e kompren'as?

Colin.

— Jes, sinjor'o.

Georgo Dandin.

— Ir'u rapid'e kaj tuj re'ven'u. (Pens'ant'e, ke li est'as sol'a.) Kaj mi re'en'ir'os en mi'a'n dom'o'n kaj atend'os, ĝis.... Sed mi aŭd'as iu'n. ĉu ĝi ne est'as mi'a edz'in'o? Mi aŭskult'u kaj mi profit'u de la mal'lum'o. (Georgo Dandin star'iĝ'as apud la pord'o de si'a dom'o.)

Scen'o Kvin'a

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin, Georgo Dandin.

Angeliko

al Klitandro — Adiaŭ! Est'as temp'o dis'ir'i.

Klitandro.

— Kio? tiel fru'e?

Angeliko.

— Ni sufiĉ'e long'e parol'is kun'e.

Klitandro.

Ha, sinjor'in'o! ĉu mi pov'as parol'i sufiĉ'e kun vi kaj trov'i en tiom mal'mult'e da temp'o ĉiu'j'n vort'o'j'n, kiu'j'n mi bezon'as? Mi bezon'us tut'a'j'n tag'o'j'n, por bon'e esprim'i al vi ĉio'n, kio'n mi sent'as; kaj mi ne dir'is al vi ankoraŭ eĉ la plej mal'grand'a'n part'o'n de tio, kio'n mi hav'as por dir'i al vi.

Angeliko.

— Ni aŭd'os plu'e ali'a'n foj'o'n.

Klitandro.

Ho ve! Per kia bat'o vi tra'bor'as al mi la anim'o'n, kiam vi parol'as pri vi'a for'ir'o kaj en kiom da mal'ĝoj'o vi nun mi'n las'as!

Angeliko.

— Ni trov'os la ebl'o'n, por ni'n re'vid'i.

Klitandro.

— Jes; sed mi pens'as pri tio, ke for'las'ant'e mi'n, vi ir'as al edz'o. Tiu ĉi pens'o mi'n mort'ig'as; kaj la privilegi'o'j, kiu'j'n hav'as la edz'o'j, est'as terur'a'j por am'ant'o, kiu ver'e am'as.

Angeliko.

— Ĉu vi est'as tiel mal'fort'a, ke vi hav'as tia'n mal'trankvil'ec'o'n? kaj ĉu vi pens'as, ke oni est'as kapabl'a am'i cert'a'j'n edz'o'j'n? Oni ili'n pren'as, ĉar oni neni'o'n pov'as far'i kontraŭ tio, kaj ĉar oni de'pend'as de si'a'j ge'patr'o'j, kiu'j rigard'as nur la hav'o'n; sed oni sci'as ankaŭ ag'i kun ili just'e, kaj oni tut'e ne hav'as la intenc'o'n ŝat'i ili'n pli alt'e, ol kiom ili merit'as.

Georgo Dandin

al si mem — Jen ni'a'j kanajl'a'j edz'in'o'j!

Klitandro.

Ha, oni dev'as konfes'i, ke tiu, kiu'n oni don'is al vi, tre mal'mult'e merit'as la honor'o'n, kiu'n li ricev'is! kaj ĝi est'as tre strang'a afer'o, tiu kun'ig'o, kiu'n oni far'is inter tia person'o, kiel vi, kaj tia vir'o, kiel li!

Georgo Dandin

al si mem — Mal'feliĉ'a'j edz'o'j! jen kiel oni vi'n trakt'as!

Klitandro.

— Vi merit'as tre cert'e tut'e ali'a'n destin'o'n, kaj la ĉiel'o tut'e vi'n ne kre'is, por est'i edz'in'o de kamp'ul'o.

Georgo Dandin.

— Se la ĉiel'o vol'us, ke ĝi est'u vi'a! vi baldaŭ parol'us ali'e. Mi en'ir'u; mi hav'as sufiĉ'e da tio. (Georgo Dandin en'ir'int'e, ferm'as la pord'o'n de intern'e.)

Scen'o Ses'a

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin.

Klaŭdino.

— Sinjor'in'o, se vi hav'as ankoraŭ i'o'n mal'bon'a'n por dir'i pri vi'a edz'o, vi rapid'u, ĉar est'as jam mal'fru'e.

Klitandro.

Ha! Klaŭdino, vi est'as kruel'a!

Angeliko

al Klitandro — Ŝi est'as prav'a. Ni dis'iĝ'u.

Klitandro.

— Mi dev'as do decid'ig'i, ĉar vi tiel vol'as. Sed almenaŭ mi vi'n pet'eg'as, bedaŭr'u mi'n iom pri la mal'bon'a'j hor'o'j, kiu'j'n mi nun pas'ig'os.

Angeliko.

— Adiaŭ!

Lubin.

— Kie vi est'as, Klaŭdino? mi vol'as dir'i al vi bon'a'n nokt'o'n.

Klaŭdino.

— Ir'u, ir'u, mi akcept'as ĝi'n de mal'proksim'e, kaj mi re'send'as al vi tio'n sam'a'n.

Scen'o Sep'a

Angeliko, Klaŭdino.

Angeliko.

— Ni en'ir'u sen'bru'e.

Klaŭdino.

— La pord'o ferm'iĝ'is.

Angeliko.

— Mi hav'as la ĉef'a'n ŝlos'il'o'n.

Klaŭdino.

— Mal'ferm'u do mal'laŭt'e.

Angeliko.

— Oni ŝlos'is de intern'e; kaj mi ne sci'as, kio'n ni far'os.

Klaŭdino.

— Vek'u la serv'ist'o'n, kiu kuŝ'as ĉi tie.

Angeliko.

Colin! Colin! Colin!

Scen'o Ok'a

Georgo Dandin, Angeliko, Klaŭdino.

Georgo Dandin

ĉe la fenestr'oColin! Colin! Ha, mi vi'n kapt'as ĉi tie, sinjor'in'o mi'a edz'in'o! kaj vi far'as ekskurs'o'j'n, dum mi dorm'as! Mi tre ĝoj'as pri tio, kaj est'as al mi agrabl'e vid'i vi'n ekster'e en tia mal'fru'a hor'o.

Angeliko.

— Nu, kia grand'a mal'bon'o ĝi do est'as, se oni pren'as en la nokt'o iom da freŝ'a aer'o?

Georgo Dandin.

— Jes, jes; bon'a hor'o, por pren'i freŝ'a'n aer'o'n! ĝi est'is pli ĝust'e varm'o, sinjor'in'o fripon'in'o; kaj, ni sci'as la tut'a'n intrig'o'n de la rendevu'o kaj de la sinjor'et'o. Ni aŭd'is vi'a'n delikat'a'n inter'parol'ad'o'n kaj la bel'a'j'n laŭd'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j'n vi dir'is pri mi unu al la ali'a. Sed mi konsol'iĝ'as per tio, ke mi tuj est'os venĝ'it'a, kaj ke vi'a'j ge'patr'o'j konvink'iĝ'os nun pri la just'ec'o de mi'a'j plend'o'j kaj pri la mal'moral'ec'o de vi'a kondut'o. Mi send'is pet'i ili'n ĉi tie'n kaj baldaŭ ili est'os ĉi tie.

Angeliko

al si memHa, ĉiel'o!

Klaŭdino.

— Sinjor'in'o!

Georgo Dandin.

— Jen est'as frap'o, sen'dub'e, kiu'n vi ne atend'is. Nun mi triumf'as; kaj mi hav'as, per kio mal'alt'ig'i vi'a'n fier'ec'o'n kaj detru'i vi'a'j'n artifik'o'j'n. Ĝis nun vi mok'is mi'a'j'n akuz'o'j'n, blind'ig'is vi'a'j'n ge'patr'o'j'n kaj bel'ig'is vi'a'j'n tromp'o'j'n. Van'e mi vid'is, van'e mi parol'is, vi'a lert'ec'o ĉiam venk'is mi'a'n rajt'ec'o'n, kaj ĉiam vi trov'is rimed'o'n por est'i prav'a; sed ĉi tiu'n foj'o'n, dank’al Di'o, la afer'o'j klar'iĝ'os kaj vi'a sen'hont'ec'o est'os plen'e el'montr'it'a.

Angeliko.

He, mi vi'n pet'as, las'u mal'ferm'i al mi la pord'o'n.

Georgo Dandin.

— Ne, ne! Vi dev'as atend'i la ven'o'n de tiu'j, kiu'j'n mi invit'is, kaj mi vol'as, ke ili vi'n trov'u ekster'e en la nun'a bel'a hor'o. Atend'ant'e ili'a'n ven'o'n, pen'u, se vi vol'as, serĉ'i en vi'a kap'o i'a'n nov'a'n artifik'o'n, por el'tir'iĝ'i el ĉi tiu afer'o! pen'u el'pens'i i'a'n rimed'o'n, por prezent'i en bel'a lum'o, vi'a'n vag'ad'o'n; trov'i i'a'n bel'a'n ruz'aĵ'o'n, por el'turn'iĝ'i kaj aper'i sen'kulp'a; i'a'n ver'ŝajn'ig'a'n pretekst'o'n por vi'a nokt'a migr'ad'o, ekzempl'e, ke vi ir'is help'i i'a'n amik'in'o'n en akuŝ'o.

Angeliko.

— Ne; mi ne intenc'as i'o'n kaŝ'i antaŭ vi. Mi ne vol'as mi'n defend'i nek mal'konfes'i antaŭ vi la afer'o'j'n, ĉar vi ja ĉio'n sci'as.

Georgo Dandin.

— Ĉar vi bon'e vid'as, ke ĉiu'j rimed'o'j est'as ferm'it'a'j por vi, kaj ke en ĉi tiu afer'o vi ne pov'us el'pens'i tia'j'n sen'kulp'ig'o'j'n, kies mal'ver'ec'o'n mi ne pov'us el'montr'i.

Angeliko.

— Jes, mi konfes'as, ke mi est'as mal'prav'a, kaj ke vi hav'as kaŭz'o'n, por plend'i. Sed mi vi'n pet'as, far'u al mi la favor'o'n, ne el'met'u mi'n nun al la koler'o de mi'a'j ge'patr'o'j, kaj las'u rapid'e mal'ferm'i al mi.

Georgo Dandin.

— Mi tuj obe'os.

Angeliko.

Ho, mi'a bon'a edz'et'o, mi vi'n pet'eg'as!

Georgo Dandin.

Ho, mal'bon'a edz'et'o! Mi est'as nun vi'a bon'a edz'et'o, ĉar vi sent'as, ke vi est'as kapt'it'a. Mi tre ĝoj'as pri tio; neniam antaŭ'e ven'is al vi en la kap'o'n dir'i al mi tia'j'n dolĉ'a'j'n vort'o'j'n.

Angeliko.

— Aŭd'u, mi promes'as al vi, ke mi neniam plu don'os al vi kaŭz'o'n por plend'i, kaj ke mi....

Georgo Dandin.

— Neni'o help'os. Mi ne vol'as el'las'i el la man'o'j ĉi tiu'n aventur'o'n, kaj est'as grav'e por mi, ke oni unu foj'o'n ricev'u fund'a'n klar'ig'o'n pri vi'a kondut'o.

Angeliko.

— Mi pet'eg'as, las'u mi'n parol'i kun vi. Mi pet'as de vi unu minut'o'n da aŭskult'ad'o.

Georgo Dandin.

— Nu, kio?

Angeliko.

— Est'as ver'o, ke mi pek'is, mi ĝi'n konfes'as al vi ankoraŭ unu foj'o'n, kaj vi'a koler'o est'as just'a; la temp'o'n, kiam vi dorm'is, mi uz'is, por el'ir'i, kaj tiu ĉi el'ir'o est'is rendevu'o, kiu'n mi don'is al la person'o, pri kiu vi parol'is. Tamen ĝi est'as ja ag'o'j, kiu'j'n vi dev'as pardon'i al mi'a aĝ'o, for'log'iĝ'o'j de jun'a person'o, kiu ankoraŭ neni'o'n vid'is kaj nur ĵus en'ir'as en la mond'o'n; liber'ec'o, al kiu oni si'n for'don'as, pens'ant'e ĉe tio neni'o'n mal'bon'a'n, kaj kiu sen'dub'e en la fund'o hav'as neni'o'n....

Georgo Dandin.

— Jes, vi tio'n dir'as, kaj ĝi aparten'as al tiu'j afer'o'j, kiu'j bezon'as, ke oni ili'n pi'e kred'u.

Angeliko.

— Mi tut'e ne vol'as dir'i per tio, ke mi est'as sen'kulp'a antaŭ vi, kaj mi vi'n nur pet'as, ke vi forges'u ofend'o'n, pri kiu mi el mi'a tut'a kor'o pet'as vi'a'n pardon'o'n, kaj ke vi antaŭ'liber'ig'u mi'n de tiu renkont'iĝ'o kaj de la ĉagren'o, kiu'n pov'us kaŭz'i al mi la mal'agrabl'a'j riproĉ'o'j de mi'a'j ge'patr'o'j. Se vi grand'anim'e don'os al mi la favor'o'n, pri kiu mi vi'n pet'as, tiam tiu ĉi ŝuld'ig'a far'o, tiu ĉi bon'ec'o, kiu'n vi montr'os al mi, akir'os mi'n por vi plen'e; ĝi tuŝ'os profund'e mi'a'n kor'o'n kaj nask'os tie por vi tio'n, kio'n la tut'a potenc'o de mi'a'j ge'patr'o'j kaj la lig'il'o'j de la edz'ec'o ne pov'is tie ating'i. Per unu vort'o, ĝi est'os la kaŭz'o, ke mi rifuz'os ĉiu'n am'ind'um'ad'o'n, kaj mi hav'os si'n'don'ec'o'n nur por vi. Jes, mi don'as al vi mi'a'n vort'o'n, ke vi hav'os en mi de nun la plej bon'a'n edz'in'o'n en la mond'o, kiu montr'os al vi tiom da am'o, tiom da am'o, ke vi est'os tut'e kontent'a.

Georgo Dandin.

Ha, krokodil'o, kiu flat'as la hom'o'j'n, por ili'n sufok'i!

Angeliko.

— Don'u al mi tiu'n favor'o'n.

Georgo Dandin.

— Neni'o est'os. Mi est'as ne'pet'eg'ebl'a.

Angeliko.

— Montr'u vi'n grand'anim'a.

Georgo Dandin.

— Ne.

Angeliko.

— Kompat'u mi'n!

Georgo Dandin.

— Tut'e ne.

Angeliko.

— Mi vi'n pet'eg'as per mi'a tut'a kor'o.

Georgo Dandin.

— Ne, ne, ne! Mi vol'as, ke oni ĉes'u erar'i pri vi kaj vi'a konfuz'o est'u vid'ebl'a por ĉiu'j.

Angeliko.

— Nu, bon'e! Se vi el'met'as mi'n al la mal'esper'o, mi vi'n avert'as, ke vir'in'o en tia stat'o est'as kapabl'a je ĉio, kaj mi far'os i'o'n, pri kio vi pent'os.

Georgo Dandin.

— Kaj kio'n vi far'os, mi'a sinjor'in'o?

Angeliko.

— Mi'a kor'o mi'n pel'os al la plej ekstrem'a'j decid'o'j; kaj per ĉi tiu tranĉ'il'o, kiu'n vi vid'as, mi tuj mi'n mort'ig'os.

Georgo Dandin.

Ha, ha! Perfekt'e!

Angeliko.

— Por vi ĝi ne est'os tiel perfekt'a, kiel vi pens'as. ĉiu'j sci'as pri ni'a mal'pac'o kaj la konstant'a'j'n ĉagren'o'j'n, kiu'j'n vi far'as al mi. Kiam oni trov'os mi'n mort'ig'it'a, neni'u dub'os pri tio, ke mi'n mort'ig'is ĝust'e vi; kaj mi'a'j ge'patr'o'j cert'e ne las'os tiu'n mort'o'n ne'pun'it'a, kaj ili ven'ig'os sur vi'a'n person'o'n ĉi'a'n pun'o'n, kiu'n pov'os liver'i al ili la decid'o'j de la juĝ'o kaj la ard'ec'o de ili'a'j sent'o'j. Tia'manier'e mi trov'os rimed'o'n, por venĝ'i mi'n kontraŭ vi; kaj mi ne est'as la unu'a, kiu uz'as tia'manier'a'n venĝ'o'n kaj kiu ne tim'as eĉ si'n mort'ig'i, por pere'ig'i tiu'j'n, kiu'j est'as tiel kruel'a'j, ke ili ni'n puŝ'as al la ekstrem'ec'o.

Georgo Dandin.

— Mi est'as vi'a obe'em'a serv'ant'o. Oni nun jam ne pens'as plu pri mort'ig'ad'o de si mem; la mod'o pri tio pas'is jam de long'e.

Angeliko.

— Ĝi est'as afer'o, pri kiu vi pov'as est'i tut'e cert'a; kaj se vi persist'os en vi'a rifuz'o, se vi ne las'os mal'ferm'i al mi, mi ĵur'as al vi, ke tuj mi vid'ig'os al vi, ĝis kie pov'as ir'i la decid'em'ec'o de person'o, kiu'n oni el'met'as al mal'esper'o.

Georgo Dandin.

— Vant'aĵ'o, vant'aĵ'o! Tio tut'e ne far'as al mi i'a'n tim'o'n.

Angeliko.

— Nu, bon'e! ĉar ĝi est'as neces'a, jen kio kontent'ig'os ni'n ambaŭ kaj montr'os, ĉu mi ŝerc'as. (Far'int'e kvazaŭ ŝi si'n mort'ig'as.) Ha, ĝi far'iĝ'is! La ĉiel'o don'u, ke mi'a mort'o est'u venĝ'it'a tiel, kiel mi dezir'as, kaj ke tiu, kiu est'as la kaŭz'o de tio, ricev'u just'a'n pun'o'n por li'a kruel'ec'o kontraŭ mi!

Georgo Dandin.

— Oho! ĉu ŝi efektiv'e est'us tiel mal'bon'a kaj mort'ig'us si'n, por ke oni mi'n pend'ig'u? Ni pren'u pec'et'o'n da kandel'o, por rigard'i.

Scen'o Naŭ'a

Angeliko, Klaŭdino.

Angeliko

al KlaŭdinoTs! silent'e! Ni tuj star'iĝ'u ĉe la ambaŭ flank'o'j de la pord'o.

Scen'o Dek'a

Angeliko kaj Klaŭdino en'ir'ant'e en la dom'o'n en la moment'o, kiam Georgo Dandin el ĝi el'ir'as, kaj ŝlos'ant'e la pord'o'n de intern'e; Georgo Dandin ten'ant'e kandel'o'n en la man'o.

Georgo Dandin.

— Ĉu la mal'bon'ec'o de vir'in'o efektiv'e pov'as ating'i tia'n grad'o'n? (Sol'a, rigard'int'e ĉi'e'n ĉirkaŭ'e.) Neni'u est'as! Ha, mi tio'n suspekt'is; la pend'ind'ul'in'o for'ir'is vid'ant'e ke ŝi neni'o'n ating'os de mi, nek per pet'o'j, nek per minac'o'j. Des pli bon'e! tio far'os ŝi'a'j'n afer'o'j'n ankoraŭ pli mal'bon'a'j; kaj la ge'patr'o'j, kiu'j baldaŭ ven'os, vid'os per tio ŝi'a'n krim'o'n ankoraŭ pli bon'e. (Tuŝ'int'e la pord'o'n de si'a dom'o por en'ir'i.) Ha, ha! la pord'o ŝlos'iĝ'is! Hola! tie! Iu ven'u! Oni tuj mal'ferm'u al mi!

Scen'o Dek'unu'a

Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestr'o; Georgo Dandin.

Angeliko.

— Kio! ĝi est'as vi! De kie vi ven'as, sen'taŭg'ul'o? ĉu nun est'as temp'o, por re'ven'i hejm'e'n, kiam preskaŭ jam tag'iĝ'as? Tia est'as la kondut'o de honest'a edz'o?

Klaŭdino.

— Ĉu est'as bel'e drink'i la tut'a'n nokt'o'n kaj las'i tia'manier'e en la daŭr'o de tut'a nokt'o mal'feliĉ'a'n jun'a'n edz'in'o'n en la dom'o?

Georgo Dandin.

— Kio! vi....

Angeliko.

— Ir'u, ir'u, perfid'ul'o, mi est'as lac'a de vi'a mal'ĉast'ec'o, kaj mi plend'os, ne atend'ant'e plu, al mi'a'j ge'patr'o'j.

Georgo Dandin.

— Kio! Vi ankoraŭ kuraĝ'as.....

Scen'o Dek'du'a

Sro de Sotenville kaj Sino de Sotenville en nokt'a'j vest'o'j; Colin, port'ant'e lantern'o'n; Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestr'o; Georgo Dandin.

Angeliko

al ge'sinjor'o'j de SotenvilleHo, ven'u, mi vi'n pet'eg'as, ven'u don'i al mi venĝ'o'n por la plej grand'a arogant'ec'o de la flank'o de edz'o, al kiu la vin'o kaj ĵaluz'ec'o, en tia grad'o konfuz'is la cerb'o'n, ke li plu sci'as nek kio'n li dir'as, nek kio'n li far'as, kaj kiu mem send'is invit'i vi'n, ke vi est'u atest'ant'o'j de la plej grand'a sen'senc'aĵ'o, pri kiu oni iam aŭd'is. Jen li re'ven'as, kiel vi vid'as, las'int'e atend'i si'n la tut'a'n nokt'o'n; kaj se vi vol'os li'n aŭskult'i, li dir'os al vi, ke li hav'as kontraŭ mi la plej grand'a'j'n plend'o'j'n; ke dum li dorm'is, mi for'ŝtel'ig'is de li, por ir'i vag'i, kaj cent ali'a'j'n sam'spec'a'j'n histori'o'j'n, kiu'j'n li sonĝ'is.

Georgo Dandin

al si memHa, kia malic'a kanajl'o!

Klaŭdino.

— Jes, li vol'is kred'ig'i al ni, ke li est'is en la dom'o kaj ni est'is ekster'e; kaj ĉi tiu'n frenez'aĵ'o'n oni ne pov'as el'pel'i al li el la kap'o.

Sro de Sotenville.

— Kio! Kio'n tio signif'as?

Sino de Sotenville.

— Kia furioz'a sen'hont'ec'o, send'i vok'i ni'n!

Georgo Dandin.

— Neniam....

Angeliko.

— Ne, mi'a patr'o, mi ne pov'as plu toler'i tia'spec'a'n edz'o'n; mi'a pacienc'o est'as tut'e el'ĉerp'it'a; kaj ĵus li dir'is al mi cent'o'n da plej ofend'a'j vort'o'j.

Sro de Sotenville

al Georgo Dandin — Al la diabl'o! vi est'as mal'nobl'a hom'o!

Klaŭdino.

— Est'as terur'e, kiam oni vid'as, ke mal'feliĉ'a'n jun'a'n vir'in'o'n oni trakt'as en tia manier'o, kaj tio kri'as pri venĝ'o al la ĉiel'o.

Georgo Dandin.

— Ĉu oni pov'as....

Sro de Sotenville.

— Ir'u, vi dev'us mort'i de hont'o.

Georgo Dandin.

— Las'u mi'n dir'i al vi du vort'o'j'n.

Angeliko.

— Vi nur aŭskult'u, li rakont'os al vi bel'a'j'n histori'o'j'n.

Georgo Dandin

al si mem — Mi en'fal'as en mal'esper'o'n.

Klaŭdino.

— Li tiom mult'e drink'is, ke oni ne pov'as long'e star'i apud li; la vin'a odor'o, kiu'n li el'spir'as, ating'as ĝis ni.

Georgo Dandin.

— Sinjor'o bo'patr'o, mi vi'n pet'eg'as....

Sro de Sotenville.

— For'ŝov'iĝ'u; vi mal'bon'odor'as vin'o'n per vi'a tut'a buŝ'o.

Georgo Dandin.

— Sinjor'in'o, mi vi'n pet'as....

Sino de Sotenville.

— Fi, ne al'proksim'iĝ'u al mi, vi'a spir'ad'o est'as pest'a.

Georgo Dandin

al Sino de Sotenville — Toler'u, ke mi....

Sro de Sotenville.

— For'iĝ'u, mi dir'as al vi; oni ne pov'as toler'i vi'n.

Georgo Dandin

al Sro de Sotenville — Mi pet'eg'as vi'n, permes'u, ke....

Sino de Sotenville.

Hu, vi mi'n sven'ig'as. Parol'u de mal'proksim'e, se vi vol'as.

Georgo Dandin.

— Nu, bon'e! Jes, mi parol'os de mal'proksim'e. Mi ĵur'as al vi, ke mi eĉ ne mov'iĝ'is el mi'a dom'o, sed nur ŝi el'ir'is.

Angeliko.

— Ĉu ne est'as tiel, kiel mi dir'is al vi?

Klaŭdino.

— Vi vid'as, kia'n ver'ŝajn'ec'o'n ĝi hav'as.

Sro de Sotenville

al Georgo Dandin — Ir'u, vi mok'as la hom'o'j'n. Ven'u ĉi tie'n mal'supr'e'n, mi'a fil'in'o.

Scen'o Dek'tri'a

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Georgo Dandin, Colin.

Georgo Dandin.

— Mi atest'ig'as la ĉiel'o'n ke mi est'is en la dom'o kaj....

Sro de Sotenville.

— Silent'u! ĝi est'as ne'toler'ebl'a sen'senc'aĵ'o.

Georgo Dandin.

— La tondr'o mi'n tuj mort'ig'u, se....

Sro de Sotenville.

— Ne turn'u al ni plu la kap'o'n, sed pen'u pet'i pardon'o'n de vi'a edz'in'o.

Georgo Dandin.

— Mi! pet'i pardon'o'n?

Sro de Sotenville.

— Jes, pardon'o'n, kaj tuj!

Georgo Dandin.

— Kio! mi....

Sro de Sotenville.

— Al la diabl'o! Se vi kontraŭ'parol'os al mi, mi vi'n instru'os, kio est'as mok'i ni'n.

Georgo Dandin.

Ha, Georgo Dandin!

Scen'o Dek'kvar'a

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino, Colin.

Sro de Sotenville.

— Ven'u ĉi tie'n, mi'a fil'in'o, por ke vi'a edz'o pet'u de vi pardon'o'n.

Angeliko.

— Mi! pardon'i al li ĉio'n, kio'n li dir'is al mi? Ne, mi'a patr'o, mi neniel pov'as decid'iĝ'i al tio; kaj mi pet'as vi'n dis'ig'i mi'n de edz'o, kun kiu mi plu ne pov'us viv'i.

Klaŭdino.

— Kiel oni pov'us ĉio'n el'port'i!

Sro de Sotenville.

— Mi'a fil'in'o, tia'j dis'iĝ'o'j ne pov'as est'i far'at'a'j sen grand'a skandal'o; kaj vi dev'as montr'i vi'n pli saĝ'a ol li kaj pacienc'i ankoraŭ ĉi tiu'n foj'o'n.

Angeliko.

— Kiel! pacienc'i post tia'j indign'ind'aĵ'o'j! Ne, mi'a patr'o, tia'n afer'o'n mi ne pov'as konsent'i.

Sro de Sotenville.

— Est'as neces'e, mi'a fil'in'o, kaj mi tio'n al vi ordon'as.

Angeliko.

— Ĉi tiu vort'o ferm'as al mi la buŝ'o'n, kaj vi hav'as super mi sen'lim'a'n potenc'o'n.

Klaŭdino.

— Kia bon'kor'ec'o!

Angeliko.

— Est'as ĉagren'e, se oni est'as dev'ig'at'a forges'i tia'j'n ofend'o'j'n; sed kia'n ajn per'fort'o'n mi dev'as far'i al mi, mi dev'as vi'n obe'i.

Klaŭdino.

— Mal'feliĉ'a ŝaf'et'o!

Sro de Sotenville

al Angeliko — Al'proksim'iĝ'u!

Angeliko.

— Ĉio, kio'n vi dev'ig'as mi'n far'i, serv'os al neni'o; kaj vi vid'os, ke morgaŭ ĉio de'nov'e re'komenc'iĝ'os.

Sro de Sotenville.

— Ni far'os ord'o'n. (Al Georgo Dandin.) Ven'u, genu'iĝ'u!

Georgo Dandin.

— Genu'iĝ'i?

Sro de Sotenville.

— Jes, genu'iĝ'u, kaj tuj!

Georgo Dandin

genu'e, kun kandel'o en la man'o; al si memHo, ĉiel'o! (Al Sro de Sotenville.) Kio'n mi dev'as dir'i?

Sro de Sotenville.

— Sinjor'in'o, mi pet'as vi'n pardon'i al mi....

Georgo Dandin.

— Sinjor'in'o, mi pet'as vi'n pardon'i al mi....

Sro de Sotenville.

— La sen'senc'aĵ'o'n, kiu'n mi far'is....

Georgo Dandin.

— La sen'senc'aĵ'o'n, kiu'n mi far'is.... (Al si mem.) edz'iĝ'ant'e kun vi.

Sro de Sotenville.

— Kaj mi promes'as al vi pli bon'e kondut'i en la est'ont'ec'o.

Georgo Dandin.

— Kaj mi promes'as al vi pli bon'e kondut'i en la est'ont'ec'o.

Sro de Sotenville

al Georgo Dandin — Gard'u vi'n, kaj sci'u, ke ĝi est'as la last'a el la arogant'aĵ'o'j, kiu'n mi toler'as.

Sino de Sotenville.

— Per Di'o! se vi ankoraŭ unu foj'o'n permes'os al vi, oni instru'os al vi la respekt'o'n, kiu'n vi ŝuld'as al vi'a edz'in'o kaj al tiu'j, de kiu'j ŝi de'ven'as.

Sro de Sotenville.

— Jen jam tag'iĝ'as. Adiaŭ! (Al Georgo Dandin.) Ir'u en vi'a'n dom'o'n kaj pen'u est'i bon'kondut'a. (Al Sino de Sotenville.) Kaj ni, mi'a kor'o, ni ir'u en'lit'iĝ'i.

Scen'o Dek'kvin'a

Georgo Dandin sol'a.

Ha, mi nun rezignaci'as, ĉar mi vid'as plu neni'a'n rimed'o'n. Kiam oni, simil'e al mi, edz'iĝ'is kun mal'bon'a vir'in'o, tiam la plej bon'a, kio'n oni pov'as far'i, est'as ir'i ĵet'i si'n en la akv'o'n, la kap'o'n antaŭ'e'n.